Ordeno de Sankta Savao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ordeno de Sankta Savao estis honora medalo kreita de la reĝo Milano la 1-a de Serbio en 1883. La ordeno de Sankta Savao estis origine establita por rekompensi civilanojn pro meritaj faroj rilate al arto aŭ scienco.

En 1914, reformo permesis la atribuon de tiu ordeno ankaŭ al militistoj pro militistaj grandfaroj.

La ordeno ne plu estis atribuita ekde la falo de la jugoslava monarkio.