Milita stato en Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Milita stato en Pollando (militleĝo) estis enkondukita la 13-an de decembro 1981 sur la tereno de la tuta Pola Popola Respubliko dekrete de Ŝtata Konsilantaro el la 12-a de decembro 1981 - voĉdonita ne unuanime kaj kun rompo de la konstitucio - laŭ rekomendo de Armea Konsilantaro de Nacia Savo (eksterkonstitucia provizora organo, fakte supera al konstitucia registaro) gvidata de generalo Wojciech Jaruzelski. Aprobita de la Pola Parlamento dekrete de la 25-a de januaro 1982. Provizore paŭzigita la 31-an de decembro 1982 kaj nuligita la 22-an de julio 1983. La 16-an de marto 2011 Konstitucia Tribunalo konstatis ke la milita stato estis puĉo kaj ties dekretoj ne estis laŭleĝaj rilate al internacia leĝaro kaj tiu de la Pola Popola Respubliko.

Reprezalioj[redakti | redakti fonton]

Dum la unua semajno de la milita stato en malliberejoj kaj internigejoj ektroviĝis ĉ. 5000 personoj. Entute, oni internigis ĉ. 10 000 en 49 izolejoj en la tuta Pollando. Ili estis ĉefe gvidantoj de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidarność", spertuloj kaj ligitaj kun ĝi intelektuloj (i.a. dum la ondo de arestadoj oni fermis daŭrantan en Varsovio Kongreson de la Pola Kulturo) kaj agantoj de demokrata opozicio. Al 4000 personoj, ĉefe gvidantoj kaj partoprenantoj de la strikoj kaj protestoj, jam la 24-an de decembro 1981 oni prezentis prokurorajn akuzojn kaj kondamnis al puno de karcero. La plej altan verdikton ricevis bibliotekistino Ewa Kubasiewicz, kondamnita de la Juĝo de Mararmeo al 10 jaroj de malliberiĝo pro organizado de striko en Supera Marlernejo en Gdynia. Ĝis 7 jaroj de kancero oni kondamnis 4 gvidantojn de la Konfederacio de Sendependa Pollando, kies proceso komenciĝis antaŭ la 13-a de decembro. Ĝenerala praktiko estis maldungo de solidarecaj agantoj kaj devigo al elmigrado el la lando, kiun forlasis pli ol 800 mil poloj.

La 28-an de decembro, post likvido de la lastaj strikoj en minejo "Piast", oni maldungis 2000 laboristojn. La 31-an de aŭgusto 1982, dum protestoj okaze de la dua datreveno de la aŭgustaj interkonsentoj, en 34 vojevodioj oni arestis pli ol 5000 personojn – 3000 estis akuzitaj kaj 126 juĝitaj. 800 ĵurnalistojn oni forĵetis de la laboro. Kelkaj gazetoj estis likviditaj, kiel "Kultura" aŭ "Czas". Oni punis organizaĵojn de studentoj, verkistoj kaj artistoj, kiuj ne volis subordiĝi. La 5-an de januaro 1982 estis malfondita Sendependa Asocio de Studentoj (multaj membroj arestitaj), la 20-an de marto 1982 oni likvidis Asocion de Polaj Ĵurnalistoj, en 1983 Asocion de Polaj Artistoj Plastikistoj, Asocion de Polaj Literaturistoj kaj estararon de pola PEN Klubo. Reprezalioj kontraŭ intelektuloj, manko de materiaj perspektivoj kaj politika libereco kaŭzis elmigradon de miloj da sciencistoj, kuracistoj, inĝenieroj. Entute elmigris ĉ. unu miliono de poloj.

En 2006 Instituto pri Nacia Memoro pritaksis nombron de mortaj viktimoj de la milita stato (ekde la 13-a de decembro 1981 ĝis la 22-a de julio 1983), kiuj estis mortigitaj dum strikoj kaj manifestacioj je 56 personoj. Tuta nombro de la viktimoj en la jaroj 1981-1989 egalas al ne malpli ol 91 personoj, kion fiksis esploranta krimojn de la milita stato Eksterordinara Parlamenta Komisiono en la jaroj 1989-1991. Oni tamen ne klarigis ĉ. 90 kazojn de sekretaj politikaj murdoj faritajn antaŭ kaj post 1989 kiel ekzemple kaze de lernanto Emil Barchański, pastroj Stefan Niedzielak, Jerzy Popiełuszko kaj Stanisław Suchowolec aŭ sciencistoj kiel Jan Strzelecki.

Akuzo de 2007 kontraŭ organizantoj de la milita stato[redakti | redakti fonton]

La 17-an de aprilo 2007 Instituto pri Nacia Memoro finis plurjaran enketadon kontraŭ organizantoj de la milita stato – Wojciech Jaruzelski kaj Czesław Kiszczak (entute kontraŭ 9 personoj). Wojciech Jaruzelski estis de IPN akuzita pri kumunista krimo konsistanta en gvidado de "krimeca asocio kun armita karaktero, celanta fari krimojn", kaj ankaŭ pri instigo de la membroj de tiutempa Ŝtata Konsilantaro al enkonduko de dekretoj pri la milita stato malgraŭ valida Konstitucio.

Akto de akuzo estis la 14-an de majo 2008 redonita pro "esencaj enketo-mankoj". Juĝistino opinis, ke IPN ne plenumis "tipajn enketo-procedojn", opinioj de spertuloj estas "neplenaj, neaktualaj kaj kontraŭstaraj", kaj ankaŭ "disirantaj koncerne minacon de interveno de Sovetunio". La Juĝejo rekomendis i.a. establon de aro de kompetentaj historiistoj, opiniante, ke IPN tion de faris.

Kalendaro[redakti | redakti fonton]

  • la 13-a de decembro 1981 (dimanĉo)

- enkonduko de la Milita stato en Pollando (militleĝo) surbaze de voĉdono de Ŝtata Konsilantaro, malgraŭ tio, ke la dekreto ankoraŭ ne estis publikigita

- ekfunkciigo (malleĝa al la konstitucio) de WRON (Armea Konsilantaro de Nacia Savo). La regadon transprenis armeo.

- malliberigo de plimulto de la membroj de la Landa Komisiono de Solidareco. Oni kreis tutan reton de internigejoj kaj anoncis 10,132 decidojn pri internigo kontraŭ 9,736 personoj.

- ĉesigo de instruado en lernejoj kaj altlernejoj

- rompo de telefona interligiteco

- enkonduko de elirblokado

- misuzo de la prediko de primaso Józef Glemp, kiu kondamnis la militan staton kaj apelaciis por paco, kion komunisma registaro parte plurfoje utiligis en radio.

  • la 14-a de decembro 1981 (lundo) – la unua labortago dum la milita stato

- Solidareco komencas aranĝi strikojn (la unua ekstrikis Establo de Elektronikaj Komponaĵoj Unitech en Białogard). Armeo sieĝis la Ŝipfarejon en Gdansko

  • la 15-a de decembro

- subpremo de la minejo Manifest Lipcowy

  • la 16-a de decembro

- subpremo de la minejo Wujek. 9 ministoj pafmortigitaj kaj 21 vunditaj

- subpremo de Renoviga Ŝipfarejo en Gdansko. Kelkhora manifestacio kaj stratbataloj.

  • la 21-a de decembro 1981

- la pola ambasadoro en Usono Romuald Spasowski petas politikan azilon. Milita juĝo kontumace kondamnas lin poste al mortpuno.

  • la 23-a de decembro 1981

- Usono enkondukas ekonomiajn sankciojn kontraŭ Pollando.

  • la 28-a de decembro 1981

- La pola ambasadoro en Japanio Zdzisław Rurarz petas politikan azilon en Usono. Kontumace kondamnita poste al mortpuno.

- Malpermeso por 9 jaroj montri filmon de Ryszard Bugajski Juĝa demandado, priskribanta realon de la pola stalinismo.

  • la 4-a de januaro 1982

- reveno de infanoj al lernejoj

  • la 6-a de januaro 1982

- malfondo de la Sendependa Asocio de Studentoj

  • la 10-a de januaro 1982

- reapero de telefonaj ligoj en urboj

  • la 30-a de januaro

- Tago de Solidareco kun Pollando celebrata en multaj eksterlandaj urboj

  • la 1-a de februaro 1982

- altigo de prezoj

  • la 3-a de februaro 1982

- Juĝo de Militista Mararmeo en Gdynia prijuĝis la plej altajn verdiktojn dum la milita stato – Ewa Kubasiewicz el Mara Altlernejo kondamnita al 10-jara malliberigo

  • la 5-a de februaro 1982

- komenciĝis – unue en Świdnik kaj poste en aliaj urboj – promenmanifestacioj (amasa surtrotuara promenado dum disvidigo de televid-ĵurnalo je la 19-a kaj duono)

  • la 8-a de februaro 1982

- rekomenco de lekcioj en altlernejoj

  • la 11-a de februaro 1982

- por kontraŭbatali promenadajn manifestaciojn oni enkondukis elirblokadon ekde la 19-a kaj duono

- en Varsovio aperis Tygodnik Mazowsze (Semajnrevuo Mazovio)

  • la 13-a de februaro 1982

- en la internigejo en Wierzchowice Pomorskie oni ekbatis 45 malliberulojn

  • la 23-a de februaro 1982

- la mortigo de policano Zdzisław Karos

  • la 27-a de februaro 1982

- retiro flanke de la produktisto Film Polski – kadre de konkurado pri Oskar-premio – de la filmo Homo el fero de Andrzej Wajda

  • la 1-a de marto 1982

- ĉesigo de vojaĝlimigoj en la tuta Pollando

  • la 17-a de marto 1982

- en Katowice ekfunkciis Episkopa Komitato de Helpo al Malliberigitoj kaj Internigitoj

  • la 20-a de marto 1982

- malfondo de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj kaj kreo de marioneta Asocio de Ĵurnalistoj de Pola Popola Respubliko

  • la 1-a de aprilo

- Zdzisław Najder fariĝas direktoro de la pola disaŭdigejo Radio Libera Eŭropo

  • la 12-a de aprilo

- En Varsovio komencis disaŭdigi Radio Solidareco, gvidata de Zbigniew Romaszewski

  • la 22-a de aprilo

- kreiĝas Provizora Kunordiga Komisiono de Solidareco

  • la 3-a de majo

- kontraŭregistaraj manifestacioj en Varsovio, Gdansko, Krakovo kaj aliaj kvin urboj. La nombro de manifestantoj en la ĉefurbo superis 20,000 homojn; pro enmiksiĝo de milico korpovundetaj fariĝis 71 personoj

  • la 20-a de julio 1982

- laŭ iniciato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio ekestis organizaĵo PRON (Patriota Movado de Nacia Renaskiĝo)

  • la 22-a de Julio 1982

- okaze de la komunista Festo de Renaskiĝo de Pollando oni liberigis konsiderindan nombron de internigitoj

  • la 31-a de aŭgusto 1982

- manifestado en la tuta lando en la datreveno de la aŭgustaj interkonsentoj

- 3 manifestantoj mortigitaj fare de milico en Lubin

  • la 13-a de oktobro 1982

- maltrankvilo en Nowa Huta apud Krakovo; funkciulo de Sekureca Servo mortige pafis manifestantan dudekjarulon Bogdan Włosik

  • la 11-a de novembro 1982

- komunisma registaro liberigis el internigejo Lech Wałęsa

  • la 31-a de decembro

- portempa paŭzigo de la milita stato

  • la 14-a de majo 1983

- milicanoj murdis en varsovia komisarejo Grzegorz Przemyk, abiturienton de mezlernejo kaj junan poeton

  • la 19-a de majo 1983

- enterigo de Grzegorz Przemyk

  • la 16-23-an de junio 1983

- la dua pilgrimo al Pollando de la papo Johano Paŭlo la 2-a

  • la 22-a de julio 1983

- abolicio de la milita stato

- malfondo de Armea Konsilantaro de Nacia Savo

- malfondo de Armea Konsilantaro de Nacia Savo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jan Skórzyński, Marek Pernal, Gdy niemożliwe stało się możliwe. Kalendarium Solidarności 1980-89 (Kiam neebla iĝis ebla. Kalendaro de Solidareco 1980-89), Świat Książki, Warszawa 2005, p. 288 ISBN 83-247-0114-1
  • Antoni Dudek: Stan wojenny w Polsce 1981-1983 (Milita stato en Pollando 1981-1983), Warszawa: Instytut Pamięci Narodowej. Komisja Ścigania Zbrodni Przeciwko Narodowi Polskiemu (Komisiono pri Persekutado de Krimo Kontraŭ Pola Nacio), 2003. ISBN 83-89078-22-8
  • Antoni Dudek kaj Krzysztof Madej: Stan wojenny w Polsce. Stan badań (Milita stato en Pollando. Etapo de esploroj); [1] (interreta publikaĵo).
  • Tadeusz Ruzikowski: Stan wojenny w Warszawie i województwie stołecznym 1981-1983 (Milita stato en Varsovio kaj la ĉefurba vojevodio 1981-1983), Warszawa: Instytut Pamięci Narodowej. Komisja Ścigania Zbrodni przeciwko Narodowi Polskiemu, 2009. ISBN 978-83-7629-089-8
  • Leopold Labedz, Poland Under Jaruzelski: A Comprehensive Sourcebook on Poland During and After Martial Law
  • George Sanford, Military Rule in Poland: The Rebuilding of Communist Power, 1981-1983

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]