Pola Unuiĝinta Laborista Partio
Pola Unuiĝinta Laborista Partio (pole: Polska Zjednoczona Partia Robotnicza, mallongigo PZPR) - komunisma partio kreita en decembro 1948 per kunfandiĝo de Pola Laborista Partio kaj Pola Partio Socialista post forigo de kontraŭstaraj agantoj. La partio regis en Pollando (Pola Popola Respubliko) inter la jaroj 1948 kaj 1989 surbaze de la ideologio de marksismo-leninismo per diktatoreco de la proletaro. Laŭ tiutempe uzata partia lingvaĵo kaj idea fundamento, la partio estis avangardo de la proletaro.
Agado de la partio bazis sur unupartieca ekzemplo kutima en la regiono kaj estis subordigita al Komunista Partio de Sovetunio (plejparte ĝis la jaro 1956).
Dum sia ekzisto, Pola Unuiĝinta Laborista Partio estis partio amasa, decentre mastrumanta ŝtatan ekonomion, reganta aŭtoritare, aspiranta tutece kontroli socian vivon en la lando.
Enhavo |
Historio de PZPR[redakti]
Unuiĝo de maldekstraj partioj[redakti]
Pola Unuiĝinta Laborista Partio kreiĝis dum la unuiĝa kunveno de Pola Laborista Partio (PPR) kaj Pola Partio Socialista (PPS) inter la 15-a kaj la 21-a de decembro 1948. Dum tiuj tagoj okazis tiel nomata Unuiĝa Kongreso de PPR kaj PPS en Varsovia Politekniko. La kunfandiĝo sukcesis pro forigo el Pola Partio Socialista agantojn kiuj kontraŭis tion, kaj forigo el Pola Laborista Partio agantojn akuzitaj je "dekstrisma-naciisma devojiĝo". Oni taksas, ke 25% de socialistoj estis forigitaj el politika vivo tiam. La unuiĝa procezo finiĝis en aprilo de la 1949-a jaro.
Multiĝo de partianoj[redakti]
Tuj post sia kreiĝo la partio enhavis 1.367.000 membrojn (985.000 el Pola Laborista Partio kaj 531.000 el Pola Partio Socialista). En 1959 la nombro malgrandiĝis ĝis 1.018.000 pro forigo de 200.000 membroj; en 1965 estis 1.775.000, en 1970 estis 2.320.000, kaj en 1980 la partio atingis maksimuman nombron de 3.092.000 membroj. Post laŭleĝa registro de sendependa sindikato Solidarność kaj komenco de militstato en 1981 la partion forlasis 850 mil membroj (inter ili 33% de ĉiuj partoprenintaj en ĝi laboristoj).
Fino de la partio[redakti]
Ekde januaro 1990, kiam falo de la partio estis jam preskaŭ certa, en la tuta lando komenciĝis okupado de partiaj domoj, farita ĉefe de Konfederacio de Sendependa Pollando. La okupadoj celis malebligi ŝteladon de partiaj posedaĵoj kaj detruadon aŭ forportadon de arĥivoj de PZPR. La 29-an de januaro 1990 okazis la lasta, 11-a Kongreso de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, dum kiu oni decidis malfondi la partion.