Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vido al la Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco

La Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco (pole Pałac Kultury i Nauki) estis diskutata donaco de la soveta ŝtatestro Stalino al la varsovia popolo kiu tiutempe estis satelita lando de Sovetunio. Ĝi estas neogotika giganta konstruaĵo apud la varsovia centra stacidomo, kiu havas apartan belecon, kaj ĝian ambivalencon spegulas la sinteno de la varsovianoj al la konstruaĵo, kiu estas miksaĵo de amo kaj malamego. La palaco estas 230,68 m alta.

Oni komencis konstrui tiun ĉi palacon la 2-an de majon 1952 kaj finis ĝin la 22-an de julion 1955.[1]

Komence la konstruaĵo estis nomita "Stalin-Palaco" (pole Pałac Kultury i Nauki im. Józefa Stalina) ĝis ĝi ricevis sian nunan nomon en la lastaj 1950aj jaroj. Ĝi nun utilas kiel ekspoziciejo kaj oficejaro. La teraso de la 30-a etaĝo estas fama turisma allogaĵo donanta belan rigardon al la urbo.

La Kultur- kaj Sciencpalaco akceptis la 72-an Universalan Kongreson de Esperanto en 1987.

[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Referencoj

  1. http://www.pkin.pl/PL/o-palacu/
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj