Novklasikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Novklasikismo estas stila tendenco en la historio de arto, kiu historieme baziĝas sur klasikaj modeloj de antikvaj Romio kaj Grekio. La nocio havas malsamajn signifojn en diversaj lingvoj kaj kulturaj regionoj kaj pro tio facile konfuzas.

German-lingva koncepto[redakti | redakti fonton]

En la tradicio de german-lingvaj kulturoj novklasikismo estas historiema art-stilo en la frua 20-a jarcento, kiu precipe estis aplikata en arkitekturo.

Franc-lingva koncepto[redakti | redakti fonton]

En la tradicio de franc-lingvaj kulturoj novklasikismo estas stilo de eŭropaj kaj nordamerikaj belartoj, kiu daŭris de 1750 ĝis proksimume 1850. Ĝi estas iu el la periodaj resobriĝoj de okcidenta arto, kontrasta al la antaŭa rokoko kaj en sia lasta parto konkura kun romantikismo.

Malfruan novklasikismon aplikatan al meblarto kaj hejm-ornamo, kun influo de antikvaj egiptaj modeloj, kia ekzistis en Francio, oni kelkfoje nomas empiro.

Ecaro[redakti | redakti fonton]

Novklasikismo serĉas siajn modelojn precipe en antikva Romio. Ĝiatempaj arkeologiaj esploroj kaj eltrovoj provizis abundan materialon. Ekzemple la elfosado de la urbo Pompejo en Italio malkovris al novklasikistoj la forgesitan antikvan ornaman pentrarton.

Novklasikistoj ŝatis rektajn, simplajn formojn, vastajn kaj noblajn verkojn. Konstruaĵoj imitas malnovajn helenajn templojn, prefere laŭ la pli sobra doria stilo. Pentraĵoj prezentas solenajn scenojn per firma desegno, per ĝenerala geometria skemo el rektoj, per dampitaj koloroj.

En sia pli intima flanko novklasikismo produktis ankaŭ belajn realismajn portretojn, kaj la unuajn industriajn ŝtofojn, metalaĵojn kaj porcelanojn.

Artistoj - hejm-ornamistoj[redakti | redakti fonton]

  • James Robert kaj John Adam

Artistoj - konstruistoj[redakti | redakti fonton]

Artistoj - pentristoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]