Primaso
El Vikipedio
Primaso estas honora titolo katolika de ĉefepiskopoj de kelkaj landoj, kun parte gvidaj tutlandaj taskoj.
En Hungario, ĉiam ricevas la primasan rangon la ĉefepiskopo de Esztergom, kiu tiel iĝas gvidanto de la hungara katolika eklezio. En Pollando titolo de la primaso de Pollando estas atribuata al ĉefepiskopoj de Gniezno kaj la primaso de Italio al papoj.
Primasoj en unuopaj landoj [redakti]
- Anglio – ĉefepiskopo de Canterbury kaj York
- Aŭstrio – ĉefepiskopo de Salzburg
- Belgio – ĉefepiskopo de Bruselo
- Brazilo – (ekde 1980) ĉefepiskopo de Salvador de Bahio
- Bulgario (en 13-a jc) – ĉefepiskopo de Veliko Tarnovo
- Ĉeĥio – ĉefepiskopo de Prago
- Francio:
- Hispanio – ĉefepiskopo de Toledo
- Hungario – ĉefepiskopo de Esztergom
- Irlando – ĉefepiskopo de Armagh
- Italio – episkopo de Romo (papo)
- Pollando – ĉefepiskopo de Gniezno
- Portugalio – ĉefepiskopo de Lisbono
- Usono – ĉefepiskopo de Baltimore
Primaso de Sankta Romia Imperio estis ĉefepiskopo de Majenco. Primasoj estis ankaŭ abatoj de gravaj benediktanaj monaĥejoj en Fulda, Monte Cassino, Fleury kaj Romo (monaĥejo de sankta Anselmo).
