Miloslav Vlk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lia Moŝta Kardinalo Vlk

Lia Eminenco Mons. PhDr. Miloslav VLK (naskiĝis la 17-an de majo 1932 en Líšnice, Ĉeĥujo) estas Praga ĉefepiskopo kaj kardinalo. En sia junaĝo li estis aktiva esperantisto kaj daŭre subtenas la katolikan esperanto-movadon, kiel protektanto de IKUE kaj alta protektanto de la IKUE-Kongresoj en 1995 kaj 2002 kaj de la 65-a IJK en Liberec' (2009). Nuntempe du kardinaloj estas esperantistoj, la dua estas itala kardinalo Dionigi Tettamanzi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Arĥivisto[redakti | redakti fonton]

Post la maturekzameno en 1952 li vivtenis sin kiel manlaboristo en la entrepreno Motor Union en České Budějovice. La devigan militservon li trapasis en la intervalo 19531955 en Dvory ĉe Karlovy Vary. Poste li en la tempo de parta politika malrigidiĝo estis akceptita en la Filosofian Fakultaton de la Karola Universitato en Prago, al la fako arĥivscienco. La studadon li finpasis per diplomiĝo en 1960, poste li laboris kiel arĥivisto en la Distrikta Arĥivejo de Třeboň, de Jindřichův Hradec, fine en la Distrikta kaj Urba Arĥivejo de České Budějovice, kie li pli malfrue iĝis estro. Tiutempe li publikigis multajn fakartikolojn en diversaj revuoj.

Pastro[redakti | redakti fonton]

En 1964 li foriris por studi la Cirilometodan Teologian Fakultaton en Litoměřice. Poste li la 23-an de junio 1968 pastriĝis en České Budějovice.[1] Tuj poste la tiama episkopo de České Budějovice nomumis lin sia sekretario. Lia influo kaj animzorga agado tamen ĝenis tiamajn politikulojn, tiam li unuafoje estis transloĝigita en malgrandajn paroĥojn en Ŝumavo: Lažiště kaj Záblatí (1971). Ekde 1972 li sep jarojn laboris en Rožmitál pod Třemšínem, kie oni en 1978 forprenis al li ŝtatkonsenton por plenumo de la pastroservo.

Dum sekvaj dek jarojn li loĝis en Prago, kie sekrete pastre laboris por malgrandaj grupoj de kredantoj kaj samtempe plenumis "civilan" okupon de fenestropurigisto kaj malpli frue de arĥivisto en la Ŝtata Banko de Ĉeĥoslovakujo.

La 1-an de januaro 1989 oni redonis al li la ŝtatkonsenton kaj li iĝis paroĥestro en la regiono de Klatovy – en Žihobce kaj Bukovník, poste en Čachrov, Javorná, Železná Ruda, Běšiny kaj Stráž en Ŝumavo.

Episkopo kaj kardinalo[redakti | redakti fonton]

Miloslavo kardinalo Vlk kiel episkopo
2009

Sekve al la Velura revolucio, la 14-an de februaro 1990 li estis nomumita episkopo de České Budějovice kaj konsekrita al episkopo la 31-an de marto 1990. Poste la 27-an de marto 1991 li iĝis ĉefepiskopo de Prago kaj Ĉeĥa primaso, posteulo de kardinalo František Tomášek. En la jaroj 19912000 li estis estro de la Episkopara Konferenco, unuafoje de la Ĉeĥoslovaka, poste de la Ĉeĥa. La 26-an de novembro 1994 lin papo Johano Paŭlo la 2-a kardinaligis. Lia kardinala preĝejo fariĝis la roma Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo.

Eŭropa kaj vatikana agado[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1993 kaj 2001 kardinalo Vlk estris la Konsilion de Eŭropaj Episkoparaj Konferencoj (CCEE). Ekde 1994 li membras en la Papa Konsilio por amasinformiloj kaj en la Kongregacio por la Orientaj Eklezioj. En aprilo 2005 li partoprenis la konklavon, kiu elektis papon Benedikton la 16-an.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

En majo 2007 kardinalo Vlk atingis la aĝon de 75 jaroj kaj kongrue kun la kanona juro li proponis sian rezignon al la papo. Tiu tamen plilongigis lian funkcitempon por pluaj du jaroj.

Premioj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Miloslavo kardinalo Vlk akiris plurajn distingojn:

Honoraj doktorgradoj[redakti | redakti fonton]

Miloslavo kardinalo Vlk portas ankaŭ plurajn honorajn doktorgradojn: inter la jaroj 1992 kaj 1993 li ricevis tri: de Illinois Benedictine College kaj University of St. Thomas en Usono kaj pri teologio en la universitato de Passau en Bavarujo. En 2001 li krome ricevis honoran doktorgradon de la Papa Teologia Akademio en Pola Krakovo kaj en 2002 de la Pola universitato de Opole.

Honoraj civitanecoj[redakti | redakti fonton]

Li estas honora civitano de la urboj Rožmitál pod Třemšínem en Ĉeĥujo (1992), Cedar Rapids en Usono (1992), Baltimore en Usono (1992), Třeboň en Ĉeĥujo (1996), Klodzko en Polujo (1996), Roudnice nad Labem en Ĉeĥujo (1997) kaj Mníšek pod Brdy en Ĉeĥujo (1998).

Honoraj membrecoj[redakti | redakti fonton]

La Ĉeĥa Arĥiva Asocio honormembrigis lin la 20-an de marto 2007 por agnosko de lia laboro komence de la 1960-aj jaroj en la arĥivejoj en suda Bohemujo. Unu jaron poste, en 2008, li estis honormembrigita de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo por sia iama agado en la ĉeĥa junulara Esperanto-movado.

Esperantisteco[redakti | redakti fonton]

Miloslav Vlk celebras esperantlingvan sanktan meson kadre de la 65-a IJK en Liberec' (2009).

En la 1950-aj jaroj, Miloslavo kardinalo Vlk estis membro de tiama junulara Esperanto-Klubo en České Budějovice. Li aktive partoprenadis agadojn de tiama tre vigla movado, ankaŭ ĉeestis en SET Lančov.

Alta protektanto de Esperanto-aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 48-a Kongreso de IKUE en la jaro 1995 en Olomouc (Ĉeĥujo), kardinalo Miloslav Vlk estis ne nur alta protektanto de la kongreso, sed ankaŭ iĝis protektanto de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Li ankaŭ iĝis alta protektanto de la 55-a Kongreso de IKUE en Ĉeĥujo, okazinta en 2002 en Kroměříž. La kardinalo transprenis ankaŭ altan protekton por la 65-a Internacia Junulara Kongreso, okazonta en 2009 en Liberec', kaj dimanĉe la 19-an de Julio, je la 10-a horo, eĉ servis enkadre de ĝi Esperantan sanktan meson en la Libereca kirko de Sankta Antonio la Granda.

Rilato kaj sinesprimoj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li pasiiĝas je lingvoj, aparte al Esperanto: "Ĉar ĉi tiu lingvo elaŭdis profundan deziron kontakti la tutan mondon. Ĝi ŝajnis al mi okazo por starigi kunligojn kun multaj korespondantoj en Eŭropo, en Ameriko kaj en Japanujo." Li aliĝas al la Esperantista klubo de České Budějovice "La Progreso" kaj publikigas verkon titolitan Esperanto en spegulo de la lingva teorio de Stalin. En ĝi seminariano Vlk kuraĝas kontraŭi teorion de la Sovetunia estro kaj argumentas, ke Esperanto ne kondukas al rifuzo de patrujo aŭ de nacio. La verkon oni premias eĉ per diplomo.

La 14-an de decembro 1988 civitano Miloslav Vlk en demandilo deklaris, ke li konas "aktive" la Germanan kaj la Italan, "pasive" la Rusan, Francan, Esperanton kaj la Latinan.

Kiam Esperantistoj havis eblecon kontakti lin, dum la lastaj jaroj, li ĉiam petis pardonon, ke, pro la fakto ke li ne praktikas la lingvon ekde jardekoj, li perdis la kapablon paroli ĝin.

"Esperanto estis la unua el la lingvoj, kiun mi en mia vivo lernis krom la Ge­rmana lingvo, kiu estis dum la milito deviga lernobjekto. Post la milito, en la jaro 1946, do post mia alveno en urbon České Budějovice, kiel studento mi konatiĝis kun Esperanto, kiun mi intense eklernis. Tiam ĉi tie vivis prof. Inĝ. Krajíc, kiun mi ekkonis kaj kies E-kurson mi frekventis. Ankaŭ ĉi tie loĝis s-ro Hofhanzel, kies kurson mi ankaŭ vizita­dis. Li tre antaŭenigis la ideon de Esperanto. Mi lernis Esperanton en ĉi tiuj kursoj kaj mi partoprenis multajn renkontiĝojn de la Esperantistoj. En la jaro 1952 mi eĉ frekven­tis porinstruistan kurson en Rožnov pod Radhoštěm. La soldatservo kaj sekvanta preskaŭa malperme­so de Esperanto kaŭzis interrompon de miaj rilatoj kun Esperantistoj. Poste mi kontak­tiĝis kun pluraj lingvoj, kun la Franca kaj poste precipe en lasta tempo kun la Itala. En antaŭa tempo, antaŭ 40 jaroj mi parolis Esperantlingve sufiĉe bone, ĉar por la lin­gvoj mi havas malfermitan rilaton, sed hodiaŭ estas malfacile iom por mi, ĉar Esperan­to ĉe mi multe intermiksiĝas kun la Itala lingvo. Sed mi kredas, se mi havus la eblecon kaj la tempon, mi certe denove facile kapablus Esperanton kompreni kaj paroli. Tia estas mia rilato al Esperanto."

"Mi scias kaj mi eĉ spertis ĝuste komence de la kvindekaj jaroj kaj dum ĉiuj renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis, ke Esperanto ne estas nur afero de la lingvo, sed ke ĉi tie ekzistas ankaŭ certa ideo. Kaj ĉi tiu ideo estas ne nur lingva interkompreniĝo, sed ankaŭ alproksimiĝo de la homoj. Tion mi ofte spertis dum diversaj renkontiĝoj kun Esperantistoj en Prago, dum kiuj mi ekkomprenis ĉi tiun ideon de la homa alproksimiĝo. Tion mi ĉe Esperanto tre taksas, ĉar tio ne estas nura afero de la lingvo, sed ankaŭ la afero de pliproksimiĝo de la homoj. Kaj mi supozas, ke hodiaŭ estas gravaj ĉiuj vojoj kaj ĉiuj rimedoj, kiuj kondukas la homojn al pliproksimiĝo. La teknika tempo, en kiu vivas, la homojn alproksimigas kaj mi dirus, ilin sinkronigis, sed interne la homoj troviĝas tre malproksimigitaj, tre fremdigitaj. Esperanto povas esti ĝuste grava ilo de ĉi tiu interna ideo kondukanta al pliproksimiĝo de la homoj."

"En la vivo de la eklezio mi ne havis okazon tiom ĝui bonefikon de ĉi tiu lingvo, ĉar en tiu tempo la sekcio de la katolikaj Esperantistoj aŭ alia simila organizaĵo ne ek­zistis. Estas la vero, ke ni tiam ricevadis revuon Espero Katolika kaj mi korespondad­is kun Nederlandanoj, Japanoj kaj kun anoj de diversaj aliaj landoj. Sed praktike renkontiĝi iunive­le, en iu forumo kun la katolika medio de Esperanto, tiun ĉi eblecon mi ne havis. Ki­am poste ekzistis la IKUE-tendaroj en Herbortice, mi estis pri ili informita, sed mem mi ne havis eblecon ilin partopreni. Kio rilatas la universalan nivelon en Eŭropo, ankaŭ tian sperton mi ne havas, ĉar en nuna tempo, kiam ni trovas eblecon eniri Eŭropon, mi moviĝas plej ofte sur aliaj nive­loj kaj pere de aliaj lingvoj. Sed mi supozas, ke ankaŭ Esperanto, se ĝi disvastiĝos, povas fariĝi helpilo precipe dum grandaj renkontiĝoj, kiuj en la eklezio okazadas." "Kaj rilate al anoj de la aliaj religioj mi opinias, ke estas necese, por ke la Es­perantaj sekcioj de la apartaj landoj ne estu nur unukonfesiaj, sed la konfesioj tie simple kuniĝu, ĉar la ideo de ekumenismo kaj la ideo de la Esperantistoj havas la ko­munan bazon, t. e. la alproksimigon de la homoj."

"Tre min ĝojigis la sciigo, ke Esperanto estis aprobita ankaŭ ki­el liturgia lingvo, ĉar dum diversaj renkontiĝoj sur la internacia nive­lo de la katolikaj Esperantistoj ne­cesas, ke tie ne manku ankaŭ precipe la eŭkaristia Diservo. Tial estas ko­nvene, ke la Diservo estu en Espera­nto kaj ankaŭ same rilate al evange­lizado. Estas grave, ke ekzistas la tradukoj de la Sankta Skribo, ktp., por ke ankaŭ estu anoncata en ĉi tiu lingvo la evangelio. Kompreneble ĉi tiu anoncado de la evangelio en Es­peranto dependas de tio, ĉu ekzistas homoj, kiuj tion aŭdas kaj kiuj tion komprenas. Mi supozas, ke rilate al la demando mi dume diru tion, ke la Diservoj kaj predikoj en Esperanto certe la homojn pliproksimi­gas, ĉar la diversaj naciecoj kaj la homoj de diversaj lingvoj aŭdas la saman lingvon kaj havas al ĝi la saman rilaton. Kaj tio starigas la homojn en la egalan nivelon, kiu esence el la evangelio elkreskas. Mi ĉi tie dirus, ke estas konvene kaj bezone, ke la homoj pli multe sciu Esperanton, por ke povu esti tiunivele kaj en tiuj sferoj per ĉi-vojo anoncata la evangelio."


  1. Espero Katolika, Decembro 1968. Romo: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, 1968. ISSN 2072-5825. Citace: Ni gratulas al Miloš Kunc, Miloš Vlk kaj Josef Tandara, kiuj sacerdotiĝis la 23-an de junio ĉi-jara en Ĉeĥoslovakujo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]