Paroĥestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Porpaoĥestra herolda ĉapelo

Paroĥestro, el la popola greka πάροχος, ĝenerale estas sacerdoto kiun la kristana episkopo sendas pastre regi porcion de la kristana komunumo kiun la kanona juro (ne nur katolika) nomas «paroĥo». La aŭtoritato de la paroĥestro dependas el tiu de la episkopo: fakte li estas sendita por realigi la celojn kiujn la episkopo elektas por sia diocezo. Tiu jura paroĥestra figuro distingiĝas el tiu de la vikario kiu estas, ĝenerale dirite, anstataŭanto de la paroĥestro aŭ lia helpanto (Foje tiu koncepto-situacio estas esprimata per la vortoj «ekonomo», intendanto kaj similsencaj).

En la Katolika Eklezio, foje paroĥestro tenas kelke da jurisdikcio sur limantaj paroĥoj, unuigitaj en «pastoralaj unuecoj» (kies nomoj varias de diocezo al diocezo), aŭ respondece estras kanonikan kapitulon. Tio okazas nur pro la delego de la episkopo.

Hodiaŭ ne raras ke diversaj paroĥoj asociigitaj havas diversajn pastrojn, kie nur unu estas la paroĥestroj dum la aliaj vikarie respondecas en la najbaraj preĝejoj.

Nomoj kaj funkcioj samas ofte en la organizado de diversaj kristanaj eklezioj, kiel en la anglikana kaj protestantaj.

Historio kaj signifo de la nomo[redakti | redakti fonton]

La vorto el la antikva greka πάροικος (pàroikos), siavice kunmetaĵo de παρà οἰκεω (parà oikéo), nome «loĝi apude, loĝi ĉirkaŭe», helpas difini la funkcion de la parokestro: pastre resti apude de teritoria kristana komunumo ĉar la episkopo, respondeca sendito de Kristo ĉar posteulo de la apostoloj, estas fora en la urba katedralo kaj ne povas atingi ĉiujn.

La institucio, fakte, de paroĥestro naskiĝis samtempe kun la paroĥo, kun la disvastiĝo de kristanismo en la kamparaj komunumoj: tiam necesis establi novajn preĝejojn («Pieve» (Paroĥa ĉefpreĝejo), en la itala).

Por la Katolika Eklezio la ofico de paroĥestro estas normata de la Codex Iuris Canonici (Kodo de kanona juro) ĉe la kanonoj 519-534. La kanono 519 situigas la paroĥestran oficon en la kunteksto de eklezia vivo: «La paroĥestro estas la paŝtisto de la konfidita paroĥo, praktikanta la pastoralan zorgon de tiu komunumo sub la aŭtoritato de la dioceza episkopo, kun kiu li estas alvokata partopreni en la zorgo de Kristo, por plenumi avantaĝe de la komunumo la taskojn de instruado, sanktigado kaj direktado ankaŭ kun la kunlaboro de aliaj pastroj aŭ diakonoj kaj de laikaj fideluloj laŭnorme de la kanona juro».

Laŭ la sama jurkodo, pastro povas esti paroĥestre taskita ankaŭ laŭ limigita tempo. Foje paroĥestro povas regi diasporan paroĥon, nome disvolvi sian oficon nur por certa etna grupo dise loĝanta en diversaj teritorioj (persona paroĥo). Laŭ la inspiroj de la Dua Vatikana Koncilio ankaŭ paroĥestro estas devigata, ĉe kelkaj diocezoj aŭ (ĉe aliaj) urĝata, demisii kiam la maljunaĝo atingas la 75 jarojn.

En la medio de nekatolikaj konfesioj, la paroĥestre funkcianto estas nomata Pastoro.

Paroĥestra taskaro[redakti | redakti fonton]

La paroĥestro havas multajn taskojn; sed ili sufiĉe povas malsami laŭ la eklezioj.

Jen por la ĝenerala publiko skizo de la ĉefaj taskoj:

  • prizorgi la diservon je kiu li estu kaj aperu «homo de Dio»
  • (kun)organizi la laboron de pastraj kaj laikaj kunlaborantoj
  • atenti pri maljunuloj kaj malsanuloj kaj liveri al ili la sakramentajn konsolojn
  • eduki religie la junularon pere de la katekizado
  • prizorgi edukadon (precipe koncerne religiajn kaj etikajn temojn) de la membroj de la loka komunumo, konsiderigante la instruojn de la katolika sociala doktrino
  • serĉi kie nur eblas je ekumenaj kaj interreligiaj kontaktoj, laŭ la pensmaniero de la «Dominus Iesus».
  • laŭ loka bezono, prezidi diversajn grupojn aŭ organizaĵojn, ofte ankaŭ ekster eklezia rondo
  • kunlabori en ĝeneralaj tutlandaj agadoj de etika aŭ religia enhavo
  • kunlabori ĉe sinoda aŭ alia organiza eklezia laboro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]