Bavario

El Vikipedio
(Alidirektita el Bavarujo)
Saltu al: navigado, serĉo
Bavario
germane: Bayern
Federacia lando
Luftbild Rothsee.jpg
Elaviadila vido al Rothsee
Berlino Bremeno Bremeno Hamburgo Malsupra Saksio Bavario Sarlando Ŝlesvigo-Holstinio Ŝlesvigo-Holstinio Brandenburgio Saksio Turingio Saksio-Anhalto Meklenburgo-Antaŭpomerio Baden-Virtembergo Hesio Nordrejn-Vestfalio Rejnlando-PalatinatoDeutschland Lage von Bayern.svg
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Bavaria (lozengy).svg
Flago
Coat of arms of Bavaria.svg
Blazono
Oficiala nomo: Freistaat Bayern
Lando Flago de Germanio  Germanio
Federacia lando Bavario
Distriktaroj
Historiaj regionoj
Montaroj Bavariaj Alpoj, Šumava
Najbaras kun
Riveroj
Ĉefurbo Munkeno
 - koordinatoj 48°08′N 11°35′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.133 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.133°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 48.133; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Bavario)
Areo 70 549,44 km² (7 054 944 ha)
Loĝantaro 12 595 891 (2011)
Denseco 178,54 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-BY
Landa Esperanto-asocio Bavara Esperanto-Ligo (BELO)
Situo de Munkeno enkadre de Germanio
ButtonRed.svg
Situo de Munkeno enkadre de Germanio
La administraj distriktaroj de Bavario
La administraj distriktaroj de Bavario
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bavaria
Retpaĝo: www.bayern.de

BavarioBavarujo, germane Bayern [bajern], estas federacia lando de Germanio, la sudorienta, arbara kaj montara kvinono de la ŝtato. Ĝi havas areon de 70.550 kvadrataj kilometroj (20% da Germanio) kaj fine de decembro 2011 ĝi havis 12595891 loĝantojn (14% da Germanio). Bavario situas norde de Aŭstrio, okcidente de Ĉeĥio kaj sude de la federacia lando Turingio.

La ekonomia centro de Bavario estas Munkeno, la hejmo de BMW kaj Siemens (kiu transloĝiĝis al Bavario pro la izolita situo de Okcidenta Berlino dum la "Malvarma milito"). Bavario ne grande industriiĝis ĝis la malfrua 20-a jarcento, do la industria substrukturo estas relative nova.

Al Bavario apartenas ankaŭ la historiaj regionoj Frankonio (kun Nurenbergo) kaj parto de Ŝvabio (kun Aŭgsburgo).

Oni diras, ke kompare al norda Germanio, Bavario estas pli katolika kaj konservema. De jardekoj regas la konservativa Kristan-Sociala Unio, la nuntempa ministroprezidanto estas Horst Seehofer (ekde 2008).

Enhavo

Historio [redakti]

Bavario, kiu ricevis siajn nunajn landlimojn ĉefe dum kaj post la napoleona epoko, en 1870 aliĝis al la Nordgermana Federacio, kiu en la sekva jaro ricevis novan konstitucion kiel Germana Regno. Bavario daŭre havis propran reĝon (vidu: dinastio Vitelsbaĥoj), kaj krome kelkajn specialajn rajtojn (armeo, poŝto).

Preĝejo Wieskirche en Steingaden

En 1918 Bavario fariĝis respubliko, aŭ "Libera Ŝtato", kiel oni preferas diri (tio estas malnova germanismo por respubliko). La landon skuis ekstremistaj puĉo-provoj, unue de komunistoj, poste de dekstraj ekstremistoj, ĉefe la "Hitler-puĉo" de 1923. En Munkeno fondiĝis la partio DAP, al kiu aliĝis Adolf Hitler (la posta NSDAP), kaj tie ankaŭ poste restadis ĝia sidejo. La kongresoj de NSDAP okazis en Nurenbergo.

Bavario eliris la Duan Mondomiliton multe detruita kaj devis akcepti multajn rifuĝintojn. La lando estis ankoraŭ tre agrikultura. Politike, la partia spektro malsamis al la resto de (okcidenta) Germanio: ekzistis propra Bavara Partio, sed ĝi fine malvenkadis kontraŭ la Kristan-Sociala Unio (CSU). Tiu nova partio estas la "fratina" partio de la kutima Kristan-Demokrata Unio kaj formas komunan frakcion kun ĝi en la federacia parlamento de Germanio. CSU regadas Bavarion, unue komune kun koaliciaj partneroj, ekde 1957. De 1962 ĝis 2008 ĝi regis sola, kun absoluta plimulto. Ekde 2008, kiam ĝi perdis la absolutan plimulton en la septembra baloto, ĝi koalicias kun FDP.

Administra subdivido [redakti]

Administraj distriktaroj [redakti]

Distriktoj [redakti]

La 7 administraj distriktaroj estas subdividitaj je 71 distriktoj kaj 25 eksterdistriktaj urboj:

Karte-Bayern-Landkreise.png
la distriktoj de Bavario
La 71 distriktoj de Bavario estas:
  1. Aichach-Friedberg (AIC)
  2. Altötting (AÖ)
  3. Amberg-Sulzbach (AS)
  4. Ansbach (AN)
  5. Aschaffenburg (AB)
  6. Augsburg (A)
  7. Bad Kissingen (kg)
  8. Bad Tölz-Wolfratshausen (TÖL)
  9. Bamberg (BA)
  10. Bayreuth (BT)
  11. Berchtesgadener Land (BGL)
  12. Cham (CHA)
  13. Coburg (CO)
  14. Dachau (DAH)
  15. Deggendorf (DEG)
  16. Dillingen an der Donau (DLG)
  17. Dingolfing-Landau (DGF)
  1. Donau-Ries (DON)
  2. Ebersberg (EBE)
  3. Eichstätt (EI)
  4. Erding (ED)
  5. Erlangen-Höchstadt (ERH)
  6. Forchheim (FO)
  7. Freising (FS)
  8. Freyung-Grafenau (FRG)
  9. Fürstenfeldbruck (FFB)
  10. Fürth (FÜ)
  11. Garmisch-Partenkirchen (GAP)
  12. Günzburg (GZ)
  13. Haßberge (HAS)
  14. Hof (HO)
  15. Kelheim (KEH)
  16. Kitzingen (KT)
  17. Kronach (KC)
  18. Kulmbach (KU)
  19. Landsberg am Lech (LL)
  1. Landshut (LA)
  2. Lichtenfels (LIF)
  3. Lindau (Bodensee) (LI)
  4. Main-Spessart (MSP)
  5. Miesbach (MB)
  6. Miltenberg (MIL)
  7. Mühldorf am Inn (MÜ)
  8. München (M)
  9. Neuburg-Schrobenhausen (ND)
  10. Neumarkt in der Oberpfalz (NM)
  11. Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim (NEA)
  12. Neustadt an der Waldnaab (NEW)
  13. Neu-Ulm (NU)
  14. Nürnberger Land (LAU)
  15. Oberallgäu (OA)
  16. Ostallgäu (OAL)
  1. Passau (PA)
  2. Pfaffenhofen an der Ilm (PAF)
  3. Regen (REG)
  4. Regensburg (R)
  5. Rhön-Grabfeld (NES)
  6. Rosenheim (RO)
  7. Roth (RH)
  8. Rottal-Inn (PAN)
  9. Schwandorf (SAD)
  10. Schweinfurt (SW)
  11. Starnberg (STA)
  12. Straubing-Bogen (SR)
  13. Tirschenreuth (TIR)
  14. Traunstein (TS)
  15. Unterallgäu (MN)
  16. Weilheim-Schongau (WM)
  17. Weißenburg-Gunzenhausen (WUG)
  18. Wunsiedel im Fichtelgebirge (WUN)
  19. Würzburg (WÜ)

Eksterdistriktaj urboj [redakti]

En Bavario ekzistas 25 eksterdistriktaj urboj:
  1. Amberg (AM)
  2. Ansbach (AN)
  3. Aschaffenburg (AB)
  4. Augsburg (A)
  5. Bamberg (BA)
  6. Bayreuth (BT)
  7. Coburg (CO)
  8. Erlangen (ER)
  9. Fürth (FÜ)
  1. Hof (HO)
  2. Ingolstadt (IN)
  3. Kaufbeuren (KF)
  4. Kempten (Algovio) (KE)
  5. Landshut (LA)
  6. Memmingen (MM)
  7. München (M)
  8. Nürnberg (N)
  9. Passau (PA)
  1. Regensburg (R)
  2. Rosenheim (RO)
  3. Schwabach (SC)
  4. Schweinfurt (SW)
  5. Straubing (SR)
  6. Weiden (Supra Palatinato) (WEN)
  7. Würzburg (WÜ)
apud Bamberg

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    oficialaj paĝoj de Bavario (en la germana, angla, franca kaj rusa)
Ekstera ligilo    oficialaj retaj paĝoj de la Oktobrofesto (en la germana kaj angla)
Ekstera ligilo    detala mapo