Esztergom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Esztergom
slovake: Ostrihom, ĉeĥe: Ostřihom
urbo
Vido al la baziliko
Flag of Esztergom.svg
Flago
BlasonHU-esztergom.svg
Blazono
Oficiala nomo: Esztergom
Lando Flago de Hungario  Hungario
Departemento Komárom-Esztergom
Distrikto Distrikto Esztergom
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Hungara reĝlando
Parto de Transdanubio
Montaro Pilis
Najbaras kun Štúrovo Slovakio
Urbaj partoj Búbánatvölgy, Szamárhegy, Kerektó
Konstruaĵo Ponto de Mária Valéria
Rivero Danubo
Situo Esztergom
 - alteco 105 m s. m.
 - koordinatoj 47°47′45″N 18°44′17″E  /  47.79583°N, 18.73806°O / 47.79583; 18.73806 (Esztergom)
Areo 100,35 km² (10 035 ha)
Loĝantaro 30 928 (2009)
Denseco 308,2 loĝ./km²
Fondo 972
Urbestro Éva Tétényi
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 2500-2509
Telefona antaŭkodo (+36) 33
Situo enkadre de Hungario
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Hungario
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Esztergom
Retpaĝo: www.esztergom.hu

Esztergom (estergom), slovake Ostrihom estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en distrikto de Esztergom, kies centro estas. La urbo estis departementejo de Esztergom (reĝa departemento) kaj estas sidloko de primaso (ankaŭ sidejo de ĉefdiocezo) de Hungario.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur montetoj, laŭ dekstra bordo de Danubo havanta ponton, fine de ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Esztergom. Kontraŭe troviĝas iama distriktejo Párkány la nuna Štúrovo.

Urbopartoj estas Búbánatvölgy, Szamárhegy kaj Kerektó.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas pitoreska kaj belsitua loko kiu dum ĉiuj tempoj estis loĝata. La Frankoj nomis ĝin Oster-ringun (orienta fortikaĵo), kaj tio tordiĝis tra la mezepoka Strigonium al la nuna nomo. Sur apenaŭ alta plataĵo (157 m) en la malkovrita Fortikaĵo rezidis la unua reĝo, Stefano la 1-a (Hungario), kaj Esztergom restis ĉefurbo de la lando ĝis la tatara invado. La iama Reĝa Palaco en la Fortikaĵo prezentas erojn el la frua mezepoko: gotika halo, loĝĉambro el la 12-a jarcento, kaj malnovaj arkitekturaĵoj indas je vizito. La kapelo parte restis sendifekta, kun eminentaj historiaĵoj (kapitelo kun homa kapo).

Sur tiu de bastionmuroj ĉirkaŭata plataĵo staras la monumenta Baziliko, sur fundamentoj de jarmilon pli frue konstruita antaŭulo. Ĝi estas la plej granda preĝejo en la lando (118×40 m), inaŭgurita en la nuna formo en 1856 – per la "Meso de Esztergom" de Francisko Liszt.

Estas aparte rimarkindaj: la "Bakócz-kapelo", konstruita en la 16-a jarcento el ruĝmarmoro, vere admirinda renesanca kreaĵo; la grandega altarbildo (13×6,4 m), kun eksterordinaraj dimensioj, laŭ Ticiano de Michelangelo Grigoletti. El marmoro blanka de Carrara fariĝis kovraĵoj kaj statuoj, inter ili ankaŭ de Canova. En la Trezorejo de la Baziliko videblas tre riĉaj ekleziaj juveloj kaj aliaj atributoj, jarmilo kolektitaj, sekve troviĝas tie arthistorie elstaraj majstraĵoj, kaj historie gravaj, koncerne la kronadajn ceremoniojn de la reĝoj.

la Baziliko de Esztergom
rigardo de Štúrovo al la Danubo kaj la Baziliko de Esztergom

En la Primas-Palaco, kiu ekstere-interne portas renesancan karakteron, rezidas la ĉefepiskopo de la romkatolika eklezio. Ĝia Muzeo Kristana enhavas grandan kolekton de grandaj italaj pentristoj kaj de mezepokaj hungaraj pentraĵoj. Altvaloraj estas la majstra ĉerkveturilo Dia (uzita dum liturgio), kaj la malnovaj kodeksoj kun pra-presaĵoj.

Urbodomo rokoko-stila, kaj aliaj belaj, admirindaj domoj ĉe ĉarmaj stratoj kaj placoj, apud multaj interesaj vidindaĵoj vekas la atenton de la promenantoj, vizitantoj de Esztergom.

Aliflanke de Danubo situas la (nun slovakia) urbo Štúrovo (hungare Párkány), nun unu el la ĝemelaj urboj de Esztergom. La du urbojn ligas ponto, detruita en la dua mondmilito kaj rekonstruita nur en 2001.

En la urbo produktas aŭtomobilojn la firmao Suzuki.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]