Espoo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Espoo - Esbo
Blazono de Espoo Espoo sur la mapo de Finnlando
Blazono Situo
www.espoo.fi
Gubernio Suda Finnlando
Provinco Uusimaa
Fondita 1963
Areo 312 km²
Loĝantaro 234.000
Finnlingvaj 85,6%
Svedlingvaj 8,8%
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Espoo svede Esbo, estas urbo en suda Finnlando en provinco Uusimaa en gubernio Suda Finnlando. Espoo situas okcidente de Helsinki kaj estas parto el metropola regiono de Helsinki. Espoo estas la dua plej granda urbo en Finnlando kaj havas 234 000 loĝantojn. La areo de Espoo estas 312 km². Kvankam tio estas la dua plej granda urbo de Finnlando, estas tio submunicioj aparta.

Origine Espoo estis svedlingva kampara regiono sed pro la situo apud Helsinki ĝi komencis fariĝi urbo. Espoo komencis rapide kreski post la fariĝis urbo en 1963. La finnlingvanoj fariĝis plimulto en 1940-aj jaroj kaj en 1950-aj jaroj la kvanto de svedlingvaj loĝantoj malkreskis de 43,1 % (en 1950) al 23,5 % (en 1960). En jaro 2005 el loĝantoj 194 656 (85,6 %) parolis la finnan kaj 20 067 (8,8 %) la svedan kiel gepatran lingvon.

[redakti] Evoluo de loĝantaro

Jaro  |  Loĝantoj

1.1.1901   |       5 888
1.1.1910   |       7 891
1.1.1920   |       8 817
1.1.1930   |     11 370
1.1.1940   |     13 378
1.1.1950   |     22 874
1.1.1960   |     53 042
1.1.1970   |     92 655
1.1.1980   |   133 835
1.1.1985   |   153 019
1.1.1990   |   169 833
1.1.1995   |   186 507
1.1.2000   |   209 667
1.1.2005   |   227 472
1.1.2006   |   231 704
30.9.2006   |   234 185

[redakti] Esperanto en Espoo

D-ro Vilho Setälä, membro de la Akademio de Esperanto, loĝis longe en Espoo en urboparto Iirislahti. Nuntempe la strato, ĉe kiu troviĝis lia domo, estas nomita Esperantotie. Ĝi estas la sola Esperanto-rilata stratnomo en Finnlando.

[redakti] Ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj