Skagafjörður

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skagafjörður
Vido al la insulo Málmey kaj la duoninsulo Þórðarhöfði
Vido al la insulo Málmey kaj la duoninsulo Þórðarhöfði

Vido al la insulo Málmey kaj la duoninsulo Þórðarhöfði

Akvejo Atlanta Oceano
Termaso Norðurland vestra
Geografia situo 65° 54′ N, 19° 35′ U (mapo)65.9-19.583333333333Koordinatoj: 65° 54′ N, 19° 35′ U (mapo)
Skagafjörður (Islando)
Skagafjörður (Islando)
DEC
Skagafjörður
Skagafjörður

Map

Larĝo ĉ. 40 km
Insuloj Lundey, Málmey, Drangey
Alfluoj Héraðsvötn
vdr

Skagafjörður estas fjordo en Norda Islando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas inter Skagi (La Duoninsulo) kaj Reykjaströnd (La Fuma Marbordo) okcidente kaj Tröllaskagi (La Duoninsulo de Troloj) oriente kaj ĝia longeco estas ĉirkaŭ 40 kilometroj. En la fjordo estas du grandaj insuloj: Drangey proksimume en la mezo de la fjordo kaj Málmey proksime al la orienta bordo. Iom pli sude ol Málmey estas granda kaj alta duoninsulo nomita Þórðarhöfði sur la orienta marbordo. Suden de la fjordo mem sin etendas malaltaĵo ĝis la granda montaro en sudo. Laŭ tiu ebenaĵo fluas granda rivero nomita Héraðsvötn kiu fendiĝas en du branĉoj kiuj fluas ambaŭflanke laŭlonge de la altaĵo Hegranes norden al la maro. La nomo Skagafjörður oni ne nur uzas pri la fjordo mem sed ankaŭ pri la regiono ĉirkaŭ la fjordo kaj sude de ĝi. Plej sudokcidente apud la fjordo estas Sauðárkrókur, la sola urbeto en la regiono, kun proksimume 2600 loĝantoj. Ĝi estas la dua plej granda urbeto en norda parto de la lando. Tie aktivas la plej forta koopera societo en Islando kiu direktas viglan komercon kaj servadon kun la kamparanoj en Skagafjörður. En Sauðárkrókur estas hospitalo kaj mezlernejo kaj tie ankaŭ estas konsiderinda fiŝkaptado.

Hofsós vilaĝo sur la orienta marbordo de Skagafjörður kun ĉirkaŭ 200 loĝantoj.  Ankaŭ troviĝas du vilaĝetoj, Hólar en Hjaltadalur kaj Varmahlíð.