Þórðarhöfði

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Þórðarhöfði
Duoninsulo
kabo [+]

LandoIslando
Koordinatoj65° 57′ 15″ N, 19° 28′ 34″ U (mapo)65.95424-19.47612Koordinatoj: 65° 57′ 15″ N, 19° 28′ 34″ U (mapo) [+]


Þórðarhöfði (Islando)
Þórðarhöfði (Islando)
DEC
Þórðarhöfði
Þórðarhöfði
Map
Þórðarhöfði
vdr

Þórðarhöfði estas alta roka duoninsulo sur la orienta bordo de Skagafjörður elstarante el la fjordo iom norde de la vilaĝo Hofsós (Islando). Ĝia alteco estas ĉirkaŭ 200 metroj. El malproksimeco Þórðarhöfði ŝajnas esti insulo sed ĝi estas ligita al la bordo per du malaltaj terstrioj kaj inter ili estas granda marlaguno, ĉirkaŭ 10 kvadrataj kilometroj, nomita Höfðavatn (Lago de Duoninsulo). En la laguno estas multe da salveloj kiujn la bienuloj kaptadas per retoj. La fama dramverkisto kaj poeto, Jóhann Sigurjónsson, volis ke oni tie konstruu havenon por kargoŝipoj.