Mezlernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mezlernejomezgrada lernejo estas daŭrigo de elementa lernejo.

En kelkaj landoj oni tiel nomas lernejojn por lernantoj 11- ĝis 15-jaraj, de la kvina ĝis naŭa lerneja jaro, en aliaj landoj oni konsideras tiun aĝo-kategorion "la supera grado de la elementa lernejo" kaj mezlernejoj tie estas destinitaj por adoleskantoj 15- ĝis 18-jaraj. Ekzistas lernejoj, kiuj kovras ambaŭ aĝo-kategoriojn (11- ĝis 18-jaraj lernantoj), ekzemple gimnazioj.

La mezlernejoj estas konsiderataj kiel preparo por profesio (baza mezlernejo, reallernejo, metilernejoteknikumo) aŭ kiel preparo por studado en universitato (gimnazio, liceo, artista lernejo, konservatorio).

Lernejoj, kiuj ne diferencigas laŭ dezirata posta profesio aŭ studado, do ne grupigas la lernantojn laŭ kapabloj en diversaj tipoj de lernejo, sed kune instruas ĉiujn lernantojn post la elementa lernejo, oni nomas universala aŭ kompleta mezlernejo (ekzemplo estas la Gesamtschulen en Germanio): tia kuna instruado de ĉiuj samaĝaj lernantoj helpas al la malpli kleraj lernantoj kaj bremsas la plej klerajn - tial ĝi estas pedagogie tre disputata.

En multaj landoj ekzistas privataj lernejoj, kiuj iugrade troviĝas ekster la skizita ŝtata lerneja sistemo - en anglalingvaj landoj ili nomiĝas public school. Iuj privataj aŭ ŝtataj lernejoj havas la koncepton, ke (ĉiuj aŭ parto de) la lernantoj loĝu en ili kaj nomiĝas internulejoj.

Ekzistas lernejoj, kiuj instruas laŭ specifaj pedagogiaj principoj: inter ili aparte konatas la lernejoj laŭ Valdorfa pedagogio, kiuj plej ofte havas 12 aŭ 13 klasojn kaj do korespondas al kaj elementa kaj mezgrada lernejo.

Brazilo[redakti | redakti fonton]

En Brazilo, la periodo de mezlernejo estas oficiale Meza Instruado (Ensino Médio) — lasta fazo de Baza Edukado (Educação Básica). Ĝiaj celoj estas profundigo de la konoj ekhavitaj de lernantoj en Fundamenta Instruado (Ensino Fundamental) kaj formado de civitanoj por socia vivo kaj labormerkato, kun ofero de bazaj konoj necesaj por eniĝo en Superan Instruadon (Ensino Superior). Oni povas kursi ĝin kaj samtempe Profesian Edukadon (Educação Profissional) tekniknivelan.

Ĝi konsistas el aro da instruaĵoj leĝe devigataj kaj lernotaĵoj laŭvolaj. La devigataĵoj estas instruado de la nacia lingvo (la portugala kaj ĝia literaturo), nuntempa eksterlanda lingvo (ordinare estas instruata la angla aŭ la hispana lingvoj), natursciencoj (fiziko, kemio kaj biologio), matematiko, sociaj kaj homaj studoj (ordinare, historio kaj geografio, sed laŭleĝe eblas sociscienco, psikoscienco kaj filozofio), artoj, uzado de komputiloj kaj korpa edukado.

Hispanio[redakti | redakti fonton]

En Hispanio, oni konas la "Meza Lernado" kiel Bachillerato [Baĉijerato]. Tio akordiĝas kun la lastaj du kursoj de lernado antaŭ la Universitata Lernado. EN la Hispana Eduka Sistemo estas 5 fakoj en la Meza Lernado: Scienco, Teknologio, Sociaj Sciencoj, Humanismaj Studoj kaj Arto

Post tiu lernado, oni ricevas ateston kaj povas komenci la Universitata Lernado, post ekzameno konita kiel SelectividadPAU (Provo por la eniro al Universitato) aŭ Altnivela Profesia Lernado (Ciclo Formativo de Grado Superior).

Krome, en la Aŭtonoma Komunumo de Katalunio estas devigata fari esploran laboron pri fako elektita de lernantoj. Tiu laboro estas la 10% de la fina poentado de la Meza Lernado kaj estas ordigita tiel: Skibata dosiero (ĉ.100 paĝoj) kiu estas la 50% de la poentado de tiu laboro; Parola prezentado antaŭ tribunalo de instruistoj (la instruisto kiu korektigis la tekston de la laboro kaj aliaj instruistoj de la fako) kaj antaŭ gekunlernantoj, kiu estas la 40% de la poentado kaj, fine, la sinteno, actitud, kiu estas la 10%, refelktas kiom da intereso havis la lernantoj, ĉu ili akordis intervuojn kun espertuloj pri la temo de la laboro, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]