Málmey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Málmey
insulo [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj66° 1′ N, 19° 32′ U (mapo)66.016666666667-19.533333333333Koordinatoj: 66° 1′ N, 19° 32′ U (mapo)
Areo2,4 km² (240 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]

Málmey (Islando)
Málmey (Islando)
DEC
Málmey
Málmey
Map
Málmey
Vikimedia Komunejo:  Málmey [+]
vdr

Málmey estas granda insulo en Skagafjörður, proksime al la orienta marbordo. La markolo inter Málmey kaj la duoninsulo Þórðarhöfði nomiĝas Markolo de Málmey. La longeco de la insulo estas 4 kilometroj. Ĝi estas iom malalta sed plialtiĝas norden kaj tie estas ĝia plej alta parto, ĉirkaŭ 150 metroj, kie nomiĝas Kaldbakur (Malvarma dorso). La plej suda parto estas roka promontoro nomita Kringla, preskaŭ tute disfendita de la insulo mem.

Antaŭe ĉiam estis unu ĝis tri bienoj en Málmey kie oni bredadis ŝafojn kaj ankaŭ havis unu ĝis du bovinojn. La bienistoj en Málmey kompreneble devis havi boatojn kaj li ankaŭ kaptis fiŝojn kaj ŝarkojn.

Estas dirita ke iu ensorĉiteco kuŝas sur la insulo kaj ke neniu povas loĝi tie pli ol 20 jarojn. Se tio okazos la mastrino aŭ freneziĝos aŭ malaperos kaj pri tia akcidento troviĝas fama popolrakonto en Þjóðsögur Jóns Árnasonar (La popolrakontaro de Jón Árnason).

En decembro 1951 brulis la biendomo en Málmey. Feliĉe ĉiuj loĝantoj saviĝis sed post tiam neniuj loĝadis en la insulo.

Lumturo estas en la norda parto de Málmey.