Mihály Bogisich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Bogisich
Mihály Bogisich
Mihály Bogisich
Persona informo
Naskonomo Bogisich Mihály
Naskiĝo la  10-an de januaro 1839(nun 1839-01-10)
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 7-an de aŭgusto 1919
en Hungario Esztergom (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikhistoriisto
vdr

Mihály Bogisich [mihAj bogiziĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bogisich Mihály estis hungara pastro, profesoro, komponisto, membro (korespondanta en 1880) de Hungara Scienca Akademio.

Mihály Bogisich [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1839 en Pest (urbo). Li mortis la 7-an de aŭgusto 1919 en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Bogisich frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, sed li lernis ankaŭ muzikon, poste li plulernis en Vieno inter 1859-1863. En 1863 li pastriĝis kaj li eklaboris en Szomor. En 1868 li plenumis pastran servon jam en Buda. En 1881 li ekinstruis en la Reĝa Universitato de Budapeŝto kiel privata profesoro. En 1883 li iĝis preposto, en 1891 li estis kanoniko en Esztergom, en 1896 titulara episkopo. En 1897 li fondis eklezian muzikan societon. Li vojaĝis al Germanio kaj Svislando por studi la eklezian muzikon. Li ricevis 2 premiojn en 1879.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A keresztény egyház ősi zenéje (Praa muziko de la kristana eklezio), (1879)
  • Cantionale et passionale Hungaricum (1882)
  • diversaj kant- kaj preĝlibroj

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dicshymnus Simor bibornok aranymiséjére (1886) - por koruso
  • Tizenkét eredeti magyar dal (Dek du originaj hungaraj kantoj), (1892)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.