Urbodomo de Esztergom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La urbodomo de Esztergom estas historia monumento, funkcianta urbodomo kaj palaco en Esztergom, laŭ Placo Széchenyi (Esztergom). Ĝi estas ofte konata domo de János Bottyán.

Fasado de la urbodomo

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko en tiu loko kirko funkciis, kiu neniiĝis dum la kontraŭturkaj bataloj. En 1684 generalo János Bottyán konstruis tie teretaĝan domon. Ekde 1723 la posedanto estis la urbo mem, kiu tuj profitis la konstruaĵon urbodomo. Tiu urbodomo estas la plej maljuna sen interrompe funkcianta en Hungario. En 1729 la urbo konstruis sur ĝin etaĝon. En 1770 fulmo trafis la urbodomon, en la sekva jaro helpe de donaco de Maria Tereza de Aŭstrio rekonstruo okazis, eĉ oni konstruis alon kun tureto, kie gimnazio funkciis ekde 1779 pli ol cent jarojn. La nuna formo de la urbodomo estas videbla ekde 1773. En 2006 helpe de Eŭropa Unio la urbodomo estas lumigita orname.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo dumnokte
La urbodomo tage
Aerfoto pri la urbodomo

La etaĝa palaco formas U-majusklon kaj havas duoblan mansardan tegmenton. En mezo de la fasado estas la ornama enirejo, pli supre situas la ornamriĉa balkono, plej supre estas la timpano. Laŭ la teretaĝo 11 arkadoj formas koridoron (ĉe la enirejo la arkado estas pli larĝa), tial la hungaroj nomas la domon "pieda domo". En la unua etaĝo 15 fenestroj estas videblaj. La konstruaĵo havas internan korton.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri la urbodomo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.