Salgótarján
Salgótarján (ŝalgOtarjAn) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario hungare: Észak-Magyarország, en departemento Nógrád, kies departementejo estas kune kun departementrajto, en subregiono Salgótarján, kies centro estas. Tarján esta prahungara tribonomo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 101 km²
- Loĝantaro: 39640
- Poŝtkodo: 3100
- Telefonprefikso: 32
En la proksimeco troviĝas mezepoka fortikaĵo Salgó, pri kiu Petőfi verkis poemon.
Historio [redakti]
La unua mencio okazis en 1397. La tiama vilaĝo senhomiĝis dum la turka erao. Ekfunkciis karbonminejo en 1850. La regiono iĝis industria centro. En 1919 la ĉeĥa armeo komencis ekokupi la urbon. La ministoj en laborkostumo tuj prenis armilojn kaj sukcese defendis la vilaĝon. En 1922 la minista vilaĝo iĝis urbo. Ekde 1950 la urbo iĝis departementejo kaj iĝis prospera urbo dum la socialismo. En 1970 ĉesis la minado, sekve ankaŭ la industrio iom retiriĝis.
Vidindaĵo estas baroka romkatolika preĝejo de 1900, la turo estas 27 m alta.
Salvo [redakti]
Nepre menciinda aparte la fifama salvo en 1956. Post la revolucio en decembro okazis tutlanda striko kontraŭ la komunistoj. Kunvenis protestantoj en la ĉefplaco. Abrupte komunistoj salvis al la protestantoj. Estis multe da mortintoj kaj vunditoj. La placo estas malebenaĵa, tial ricevis kuglon kaj tuj mortis homo, kiu en la kelo prenis brulbriketon. La komunistoj raportis parton da mortintoj en la proksimajn komunumojn, por ne esti okulfrapa multe da mortintoj.
Famuloj [redakti]
- en Salgótarján naskiĝis operokantistino Erzsébet Komlóssy, aktoro Ferenc Zenthe, reĝisoro István Gaál
- en Zagyvapálfalva naskiĝis aktoro Tibor Molnár
Esperanto [redakti]
Estas delegito de UEA tie.
Komunumoj pri Tarján en Hungara reĝlando [redakti]
Tarján apartenas al la 7 hungaraj gentoj.
| Köröstarján | Salgótarján | Tarján | Tarjánpuszta | Tiszatarján |
|
||||||||||||||