Banská Bystrica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Banská Bystrica
hungare: Besztercebánya, germane: Neusohl
Urbo
Main square of Banská Bystrica, Slovakia.jpg
Ĉefplaco en Banská Bystrica
Banska Bystrica Erb.svg
Blazono
Oficiala nomo: Banská Bystrica
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Banská Bystrica
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Pohronie
Montaro Slovaka ercmontaro
Urbaj partoj
Memorindaĵo Urba burgo
Konstruaĵo Monumento de SNR
Rivero Hron
Situo Banská Bystrica
 - koordinatoj 48°44′08″N 19°08′45″E  /  48.73556°N, 19.14583°O / 48.73556; 19.14583 (Banská Bystrica)
Areo 103,368 km² (10 336,8 ha)
Loĝantaro 78 724 (31.12.2010)
Denseco 761,59 loĝ./km²
Unua skribmencio 1255
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 974 01
Telefona antaŭkodo +421-48
Aŭtokodoj BB, BC
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Banská Bystrica
ButtonRed.svg
Situo en Regiono Banská Bystrica
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Banská Bystrica
Retpaĝo: www.banskabystrica.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Banská Bystrica, hungare Besztercebánya germane Neusohl estas minejurbo en Slovakio kun ĉ. 82.000 loxgantoj (2004). Ĝi estas administra centro en Mez-Slovakio.

Vido al Banská Bystrica de sur monteto Urpín
La placo, horloĝturo kaj preĝejo de Francisko Xavier

Geografio[redakti | redakti fonton]

Banská Bystrica situas apud la rivero Hron, ĝin ĉirkaŭas montoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Germanoj fondis ĝin en la 12-a jarcento. El la praa komunumo evoluis al la 13-a jarcento grava centro de la minado (precipe kupron kaj arĝenton oni minadis).

Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:

Tiam ĝi ricevis liberajn reĝajn urbajn rajtojn. En 1620 Gábor Bethlen aranĝis parlamenton, kie oni kronis lin reĝo. Inter 1703-1708 Francisko Rákóczi la 2-a tenis ĝin. Baldaŭe la urbo iĝis ankaŭ episkopejo.

La urbocentraj konstruaĵoj en gotika kaj renesanca stiloj (burĝaj domoj, urbodomo kaj preĝejoj sur loko de la iama fortikaĵo) devenas el la 16-17a jarcentoj, el tiu tempo, kiam la arĝento kaj kupro - minita en la ĉirkaŭo - estis bone vendita en tuta Eŭropo.

En 1910 loĝis tie 10776 da homoj (5261 hungaroj, 4388 slovakoj, 879 germanoj). La urbo estis distriktejo de Zólyom.

La 29-an de aŭgusto de 1944, Banská Bystrica estis la loko de la slovaka nacia ribelo kontraŭ la nazioj. En la konstruaĵo de la malnova urbodomo (1479), funkcias muzeo montranta la eventojn.

Post la dua mondmilito, Banská Bystrica evoluis al industria centro, kie oni produktas teksaĵojn, paperojn, metalaĵojn kaj cementon (hodiaŭ cementon ankoraŭ ne). La urba ĉirkaŭajo estas ŝatata somera kaj vintra ripozejo.

En 2001 95% de la loĝantoj estis slovakoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En urbo okazos en jaro 2015 Somera Esperanto-Studado.