Horné Plachtince

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horné Plachtince
hungare: Felsőpalojta, germane: Oberplachtintz
municipo
Oficiala nomo: Horné Plachtince
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Veľký Krtíš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Hont
Rivero Plachtinský potok
Situo Horné Plachtince
 - alteco 243 m s. m.
 - koordinatoj 48° 14′ 18″ N 19° 17′ 00″ O / 48.23833 °N, 19.28333 °O / 48.23833; 19.28333 (mapo)
Areo 10,532677 km² (1 053,27 ha)
Loĝantaro 214 (31.12.2010)
Denseco 20,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1244
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 991 24
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj VK
NUTS 516023
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Retpaĝo: www.horneplachtince.tym.sk
Portalo pri Slovakio

Horné Plachtince (hungare Felsőpalojta [felŝOpalojta], germane Oberplachtintz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Horné Plachtince situas en valo, fine de sakovojo. Veľký Krtíš troviĝas je 7 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. Baldaŭe keltoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1243 en formo "Palatha". Kiel aparta parto, tiu loko menciiĝis en 1337 en latina formo "Palatha Superior". En 1275 ĝi ricevis doganprenan rajton, poste ĝi iĝis kampurbo kun bazarada rajto ekde 1465. En 1685 la turkoj okupis la urbeton. En 1715 oni komputis tie 26 domojn kaj 3 nobeldomojn. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. En 1828 loĝis tie 300 loĝantoj en 50 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőpalojta 311 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Vinica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horné Plachtince 202 homoj, (197 slovakoj).

Ĉi tie naskiĝis slovaka aktoro kaj politikisto Milan Kňažko.