Lučenec
| Lučenec | ||
| hungare: Losonc, germane: Lizenz | ||
| urbo | ||
|
Vido al Lučenec
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Lučenec | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
| Distrikto | Distrikto Lučenec | |
| Historia regiono | Supra Hungarujo | |
| Parto de | Novohrad | |
| Riveroj | Tuhársky potok, Slatinka, Krivánsky potok | |
| Situo | Lučenec | |
| - alteco | 194 m s. m. | |
| - koordinatoj | 48°19′43″N 19°40′09″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.32861 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.32861°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 47,789809 km² (4 778,98 ha) | |
| Loĝantaro | 27 547 (31.12.2008) | |
| Denseco | 576,42 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1262 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 984 01 | |
| Telefona antaŭkodo | +421 47 | |
| Aŭtokodoj | LC | |
| NUTS | 511218 | |
|
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
|
||
| Retpaĝo: www.lucenec.sk | ||
Lučenec, hungare Losonc [loŝonc], germane Lizenz [licenc] estas urbo en Slovakio.
Enhavo |
Situo [redakti]
La urbo situas sur deklivoj, ĉe ĉefvojokruciĝo de Nové Zámky-Uĵhorod kaj Salgótarján-Zvolen, laŭ fervojo Zvolen-Fiľakovo.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1247. La husanoj konstruis burgon, kiun Matiaso la 1-a ne povis okupi. La komunumo suferis multe fine de la mezepoko, ne havanta urbomuron. En 1640 ĉirkaŭ la preĝejo konstruiĝis muro, sed la komunumon defendis nenio. Ofte okazis atakoj. En 1785 ĝi ricevis la rangon kampurbo. La 24-an de marto 1849 la hungaroj venkis la aŭstrojn, post kelkaj monatoj la rusoj finbruligis la urbeton. En 1910 loĝis en la urbo 12 939 da homoj, (10 634 hungaroj, 1675 slovakoj kaj 428 germanoj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Nógrád (reĝa departemento), kie estis distriktejo. La regiono ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario.
En 2001 loĝis tie 28 332 da homoj, (slovakoj 23127, hungaroj 3713).
Vidindaĵoj [redakti]
- gotika katolika preĝejo, poste barokiĝis
- kalvinana preĝejo omaĝe al Virgulino, la fundamentoj devenis el 1128, poste iĝis luterana, fine kalvinana preĝejo
Famuloj [redakti]
- naskiĝis la 2-an de julio 1677 hungara verkisto, sekretario de Francisko Rákóczi la 2-a Pál Ráday
- naskiĝis la 15-an de januaro 1771 hungara verkisto József Kármán (kaj ankaŭ tie mortis)
- naskiĝis en 1850 slovaka verkisto Koloman Bansel
- naskiĝis la 18-an de novembro 1889 hungara pastro, kabinetestro kaj ŝtatprezidanto Zoltán Tildy
- naskiĝis hungara luterana pastro András Fabó
- naskiĝis en 1945 verkisto, politikisto, motoro de hungareco en Ĉeĥoslovakio Miklós Duray
- naskiĝis du hungaraj juristoj Sándor Jeszenszky kaj Danó Jeszenszky
- pasigis tempon Petőfi en 1845