Slovenská Ľupča
| Slovenská Ľupča | |
| hungare: Zólyomlipcse, germane: Windischlipsch | |
| municipo | |
|
Vidoi al Slovenská Ľupča
|
|
| Oficiala nomo: Slovenská Ľupča | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Banská Bystrica |
| Distrikto | Distrikto Banská Bystrica |
| Historia regiono | Supra Hungarujo |
| Montaroj | Granda Fatro, Malaltaj Tatroj |
| Memorindaĵo | Ľupčany burgo |
| Situo | Slovenská Ľupča |
| - alteco | 378 m s. m. |
| - koordinatoj | 48°44′39″N 19°14′47″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.74417 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.74417°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 32,32 km² (3 232 ha) |
| Loĝantaro | 3 241 (31.12.2010) |
| Denseco | 100,28 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1250 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 976 13 |
| Telefona antaŭkodo | +421 48 |
| Aŭtokodoj | BB |
| NUTS | 509001 |
|
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
|
|
| Retpaĝo: slovenskalupca.sk | |
Slovenská Ľupča (hungare Zólyomlipcse [zOjomlipĉe], germane Windischlipsch) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historiaj loknomoj estis slovake ĝis 1927 „Zvolenská Ľupča“; germane Slowakisch Liptsch; hungare ĝis 1882 Tótlipcse.
Enhavo |
Situo[redakti]
Slovenská Ľupča situas laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Brezno-Banská Bystrica. La lasta urbo troviĝas je 10 km.
Historio[redakti]
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1250 en formo "Lypcsa". La setlejo formiĝis parte apud la fortikaĵo kaj apud la monaĥejo. Inter 1306-1314 Mateo Csák havis la fortikaĵon. La vilaĝo urbiĝis en 1340, kiel grava minista urbo. La privilegioj estis liberaj voĉdonadoj pri juĝisto kaj pastro, bazarado kaj sendoganeco. En la 1440-aj jaroj la husanoj dominadis tie. En 1679 pro pesto 700 loĝantoj mortis. En 1697 paperofarejo ekfunkciis. En 1828 loĝis tie 1301 urbanoj en 180 domoj. Post jardekoj la urbo perdis sian rangon, tamen diversaj uzinoj fondiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zólyomlipcse 1754 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Banská Bystrica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj[redakti]
- luterana novgotika preĝejo de 1874
- fortikaĵo (neniam ruina) sur montopinto 375 m-ojn alta, nun gastejo de gemaljunuloj
- monaĥejo kun romkatolika gotika templo, en 1615 renesanciĝis
- urbodomo de 1659
- kolono pri Maria el la 18-a jarcento memore al la pesto
- tilio memore al Matiaso la 1-a
Ĝemelkomunumoj[redakti]
Partizánska Ľupča, Slovakio
Polomka, Slovakio