Včelince

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Včelince situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Včelince, hungare Méhi estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. La slovaka historia nomo estis Mehy.

Situo[redakti | redakti fonton]

Včelince situas sur mildaj deklivoj, sub monto 178 m-ojn alta, sur dekstra bordo de Sajó, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo kaj fervojo Kráľ-Tornaľa preteriras. La lasta troviĝas 3 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1332 en formo "Mehy". En 1910 loĝis en Méhi 640 da homoj, (escepte unusolan germanon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Méhi apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis en Včelince 760 da homoj, (505 hungaroj, 111 slovakoj, 138 ciganoj, 4 ĉeĥoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]