Studená (distrikto Rimavská Sobota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Studená
Studená situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Studená, hungare Medveshidegkút (medveŝhidegkUt) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Studená situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landlimo, meze de sakovojo. Fiľakovo troviĝas 22, Rimavská Sobota 40 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1304 en formo "Hydegkwth". Inter 1554-1593 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1910 loĝis en Medveshidegkút 327 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Medveshidegkút apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Medveshidegkút rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Studená 275 da homoj, (231 hungaroj, 22 slovakoj, 21 ciganoj). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla ie ajn senĝene.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]