Kosihy nad Ipľom
El Vikipedio
Kosihy nad Ipľom, hungare Ipolykeszi estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 480
- Alto super marnivelo: m
- Aŭtokodo: VK...
- Poŝtkodo: 991 11
- Telefonprefikso:
Enhavo |
Situo [redakti]
La vilaĝo situas laŭ deksstra bordo de Ipeľ, laŭ flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas 28 km-ojn for.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1326 en formo ''Kezeu. En 1910 loĝis en la vilaĝo 449 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis en la vilaĝo 495 da homoj, (422 hungaroj, 69 slovakoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- novklasikisma katolika templo omaĝe al Johano Nepomuka de 1899
- klasikisma nobeldomo de Tersztyánszky el la 18-a jarcento
Famuloj [redakti]
En Ipolykeszi naskiĝis hungara episkopo kaj literaturhistoriisto Arnold Ipolyi.