Drňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drňa
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 980 03 (pošta Šimonovce)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 215  (2021) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 16′ N, 20° 7′ O (mapo)48.262920.1155Koordinatoj: 48° 16′ N, 20° 7′ O (mapo) [+]
Alto 182 m [+]
Areo 12,31 km² (1 231 ha) [+]
Drňa (Slovakio)
Drňa (Slovakio)
DEC
Drňa
Drňa
Situo de Drňa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Drňa [+]
vdr
Drňa situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Drňa (drnja), hungare Darnya (darnja) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Drňa situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj, sub piedoj de 395 m-ojn alta monto, laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo, fine de mallonga sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 16 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apud la loko dum la neolitiko estis setlejo kun defendaj muroj. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1246 en formo "Darna". Ŝajnas, post la tatara invado en 1241 fortikaĵo konstruiĝis, kiu iam detruiĝis kaj lasis nenion pri sia historio. En 1910 loĝis en Darnya 418 da homoj, (escepte 2 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Darnya apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Drňa 218 da homoj, (173 hungaroj, 39 slovakoj, 4 ciganoj, unusola ĉeĥo). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla ie ain senĝene.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kalvinana preĝejo de 1802
  • restaĵoj de la fortikaĵo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]