Hodruša-Hámre
Hodruša-Hámre, hungare Hodrushámor [hodruŝhAmor], germane Kerling-Hämmern estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
| Hodruša-Hámre | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Banska Bystrica | |
| Distrikto | Žarnovica | |
| Poŝtkodo | 966 61 | |
| Aŭtokodo | ZC | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-45-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 2 190 (en 2009) | |
| Geografio | ||
|
|
48°28′00″N 18°45′00″O / 48.466667°N, 18.75°OKoordinatoj: 48°28′00″N 18°45′00″O / 48.466667°N, 18.75°O | |
| Alto | 426 m s.m. | |
| Areo | 46 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Situo
Hodruša-Hámre situas laŭ traira flankovojo. Selmecbánya troviĝas je 7 km-oj.
[redakti] Historio
La unuigita vilaĝo formiĝis en 1971 el vilaĝoj Banská Hodruša kaj Dolné Hámre, sed poste en 1980 ankaŭ Kopanice aliĝis. En 2001 vivis en Hodruša-Hámre 2344 homoj, (2189 slovakoj).
[redakti] Hodrusbánya/Banská Hodruša
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1352 en tiama formo "Karlik". Dekomence oni minadis tie ercojn. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Selmecbánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
[redakti] Alsóhámor/Dolné Hámre/Unter-Hammer
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1391. En 1663 la turkoj detruis la setlejon. Longe la loĝantaro okupiĝis pri prilaborado de metaloj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóhámor 1475 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt.
[redakti] Irtványos/Kopanice
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1352. En 1573 la turkoj detruis la setlejon. En 1833 kaj en 1919 incendioj okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Irtványos 410 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt.
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao de 1387 en Hodrusbánya
- romkatolika gotika templo en Hodrusbánya
- romkatolika templo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1894 en Alsóhámor
- luterana preĝejo de 1858 en Irtványos
- romkatolika templo de 1804 en Irtványos
- lago, uzata feriejo
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio