Lehôtka pod Brehmi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lehôtka pod Brehmi troviĝas en la plej griza parto
Panoramo de Lehôtka_pod_Brehmi

Lehôtka pod Brehmi, hungare Apáthegyalja [apAthedjalja] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala nomo estis Podbrechy-Lehota, poste pro la hungariga politiko la komunumo ricevis hungarecan nomon.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Lehôtka pod Brehmi situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Žarnovica-Žiar nad Hronom. La lasta urbo troviĝas 7 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1391 en formo "Lehotka". En 1647 la turkoj disrabis, en 1663 bruldetruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Apáthegyalja 434 homoj, (415 slovakoj, 17 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 partizanoj batalis en la ĉirkaŭaĵo. En 2001 loĝis en Lehôtka pod Brehmi 339 homoj, (320 slovakoj, 12 ciganoj, po 1 germano kaj ruteno).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]