Rimavská Sobota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rimavská Sobota
hungare: Rimaszombat, germane: Großsteffelsdorf
urbo
Rimaszombat009.JPG
Ĉefplaco en Rimavská Sobota
Coa Slovakia Town Rimavská Sobota.svg
Blazono
Oficiala nomo: Rimavská Sobota
Ŝtato Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Rimavská Sobota
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Rivero Rimava
Situo Rimavská Sobota
 - alteco 210 m s. m.
 - koordinatoj 48°22′52″N 20°00′52″E  /  48.38111°N, 20.01444°O / 48.38111; 20.01444 (Rimavská Sobota)
Areo 77,550 km² (7 755 ha)
Loĝantaro 24 138 (31.12.2009)
Denseco 311,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 979 01
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj RS
NUTS 514462
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rimavská Sobota
Retpaĝo: www.rimavskasobota.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Rimavská Sobota, hungare Rimaszombat [rimasombat], germane Gross-Steffelsdorf estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Vido al Rimavská Sobota

Situo[redakti | redakti fonton]

Rimavská Sobota situas en valo de rivereto, laŭ ĉefvojo Nové ZámkyKošice, laŭ fervojo JesenskéHnúšťa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis loĝata ekde la bronzepoko. La unua mencio devenis pri la vilaĝo en 1268, tiutempe apartenanta al episkopejo de Kalocsa. Tute apude formiĝis alia vilaĝo de germanoj. Ili ricevis privilegiojn en 1335. Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) vizitis la komunumon en 1387 kaj konfirmis la privilegiojn. En la 15-a jarcento malgranda burgo kaj urbomuro estis konstruita. La husanoj okupis la burgon en 1441, sed Matiaso la 1-a (Hungario) reokupis ĝin en 1459. En 1506 okazis incendio. La turkoj okupis la fortikaĵon en 1553 kaj en 1596. La lasta reokupo okazis en 1686. La urbo iĝis libera urbo en 1747, tio estas, ke la loĝantoj jam ne estas servutuloj. La urbo iĝis departementejo en 1786. Ĥolero okazis en 1831. Petőfi ricevis estiman titolon de la urbo en 1845.

En 1910 loĝis en Rimaszombat 6 912 da homoj (6199 hungaroj, 468 slovakoj). Post Traktato de Trianon la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en la urbo 25 088 da homoj (14 873 slovakoj, 8846 hungaroj, 754 ciganoj, 176 ĉeĥoj, 24 ukranianoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Romkatolika preĝejo de Rimavská Sobota

Famuloj[redakti | redakti fonton]