Beluj
Beluj, hungare Béld estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Beluj | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Banská Bystrica | |
| Distrikto | Banská Štiavnica | |
| Poŝtkodo | 969 74 | |
| Aŭtokodo | BS | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-45-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 133 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
48°21′00″N 18°54′00″O / 48.35°N, 18.9°OKoordinatoj: 48°21′00″N 18°54′00″O / 48.35°N, 18.9°O | |
| Alto | 407 m s.m. | |
| Areo | 23 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Situo
Beluj situas inter montoj en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Banská Štiavnica troviĝas je 16 km-oj.
[redakti] Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1232 en formo "Bolug". En la 16-a jarcento la turkoj detruis la setlejon. En 1715 oni komputis tie 61 familiojn kaj muelejon. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. En 1828 loĝis tie 672 vilaĝanoj en 112 domoj. Ĝis 1891 la oficiala hungara loknomo estis Beluja. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Béld 480 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Korpona, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Beluj 151 homoj, (ĉiuj slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco de 1725, en 1871 trakonstruiĝis
- luterana preĝejo de 1785, en la 20-a jarcento trakonstruiĝis
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio