Veľký Blh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veľký Blh situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Veľký Blh, hungare Vámosbalog estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Veľký Blh situas laŭ rojo nomata Blh, laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas 11 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Familio Balog (slovake Blh) konstruis fortikaĵon en la 13-a jarcento, kiun la husanoj okupis en la 1440-aj jaroj, fine Johano Hunyadi reokupis en 1451. La fortikaĵo iĝis fronto en la milita zono ekde 1608, iom poste ĝi detruiĝis. Anstataŭe familio Koháry (kohAri) konstruis kastelon proksimume en 1720.

La vilaĝo mem apartenis al la fortikaĵo kaj estis doganprena loko en 1347. Iam la vilaĝo disiĝis al Supra kaj Suba Balog. En 1910 loĝis en Supra Balog 917 da homoj, ( hungaroj), en Suba Balog 669 da homoj, ( hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Vámosbalog rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1943 la vilaĝoj unuiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Veľký Blh 1166 da homoj, (805 hungaroj, 331 slovakoj, 8 ciganoj, unusola ĉeĥo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kalvinana preĝejo ĉirkaŭita per defenda muro
  • ruinoj de la fortikaĵo
  • kastelo de Koháry, en la 19-a jarcento klasikismiĝis
  • ŝirmita arbaro de 1974

Famuloj[redakti | redakti fonton]