Jesenské (distrikto Rimavská Sobota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jesenské

Jesenské, hungare Feled estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. La historia slovaka nomo estis Feledince.

Jesenské situas en la plej griza regiono

Ne miskomprenu kun la sama vilaĝo Jesenské (Levice)!

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ dekstra bordo de rojo Rimava, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Tornaľa-Fiľakovo. Rimavská Sobota troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1274 en formo "Feled". En 1553 la turkoj rabadis en la vilaĝo. En 1825 pro incendio la tuta komunumo bruldetruiĝis. En 1910 loĝis tie 878 da homoj, (867 hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, kies distriktejo estis ĝis 1950. Ekde 1920 Feledince apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1948 Feledince prenis novan nomon pri slovaka verkisto, tradukisto Janko Jesenský. En 2001 loĝis tie 2259 da homoj, (1284 hungaroj, 745 slovakoj, 200 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]