Riečka (distrikto Banská Bystrica)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Riečka


Riečka
hungare: Récske
municipo
Oficiala nomo: Riečka
Ŝtato Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Banská Bystrica
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Kremnické vrchy
Situo Riečka
 - alteco 492 m s. m.
 - koordinatoj 48°44′48″N 19°05′14″E  /  48.74667°N, 19.08722°O / 48.74667; 19.08722 (Riečka (distrikto Banská Bystrica))
Areo 6,82 km² (682 ha)
Loĝantaro 732 (31.12.2011)
Denseco 107,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1455
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 974 01
Telefona antaŭkodo +421 48
Aŭtokodoj BB
NUTS 508969
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Retpaĝo: www.riecka.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Riečka (hungare Récske [rEĉke]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Riečka situas laŭ rojo, fine de sakovojo. Banská Bystrica troviĝas je 5 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la kampoj en 1455 en formo "Raczka". Longe oni minadis tie kupron, feron, karbon, arĝenton kaj plumbon, sed ankaŭ menciindas la arbohakado. En 1828 loĝis tie 623 vilaĝanoj (109 familioj) en 84 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Récske 558 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Banská Bystrica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Riečka 567 homoj, (561 slovakoj).