Holiša

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Holiša, hungare Ipolygalsa estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.

Holiša situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Fiľakovo-Lučenec. La lasta troviĝas 8 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1246. Inter 1554-1594 la turkoj havis la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 536 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 557 da homoj, (310 hungaroj, 212 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Galsa naskiĝis hungara pentristo Antal Neogrády (1861).