Bátorová

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bátorová, hungare Bátorfalu estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Bátorová situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 16 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1277. Posedantoj de la kampoj ofte ŝanĝiĝis. En 1910 loĝis tie 331 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 378 da homoj, (267 slovakoj, 110 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]