Stožok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stožok
hungare: Dombszög
municipo
Oficiala nomo: Stožok
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Detva
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Podpoľanie
Rivero Slatina
Situo Stožok
 - alteco 406 m s. m.
 - koordinatoj 48° 31′ 54″ N 19° 21′ 26″ O / 48.53167 °N, 19.35722 °O / 48.53167; 19.35722 (mapo)
Areo 8,95 km² (895 ha)
Loĝantaro 952 (31.12.2011)
Denseco 106,37 loĝ./km²
Unua skribmencio 1773
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 962 12
Telefona antaŭkodo +421 45
Aŭtokodoj DT
NUTS 518824
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Retpaĝo: www.stozok.sk
Portalo pri Slovakio

Stožok [stoĵok], (hungare Dombszög [dombsog]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Stožok situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Košice-Zvolen. Detva troviĝas je 6 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1773. En 1828 loĝis tie 365 vilaĝanoj en 46 domoj. Ĝis 1886 la oficiala hungara loknomo estis Sztosok, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Dombszög 757 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Zvolenská Slatina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Stožok 718 homoj, (706 slovakoj).