Horný Tisovník
| Horný Tisovník | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Banská Bystrica | |
| Distrikto | Detva | |
| Poŝtkodo | 962 75 | |
| Aŭtokodo | DT | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-45-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 226 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
48°24′56″N 19°21′48″O / 48.41556°N, 19.36333°OKoordinatoj: 48°24′56″N 19°21′48″O / 48.41556°N, 19.36333°O | |
| Alto | 388 m s.m. | |
| Areo | 32 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Horný Tisovník, hungare Felsőtisztás [felŝOtistAŝ] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Enhavo |
[redakti] Situo
Horný Tisovník situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Zvolen troviĝas je 25 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1573 en parte hungara formo "Folso Thyczolnik". En la 18-a jarcento bierofarejo funkciis tie. En 1828 loĝis tie 444 vilaĝanoj en 70 domoj. Ĝis 1886 la oficiala hungara loknomo estis Felső-Tiszovnyík, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőtisztás 1424 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Gács, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horný Tisovník 273 homoj, (ĉiuj slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Filipo kaj Sankta Jakobo, baldaŭe renesanciĝis, en 1755 barokiĝis
- luterana preĝejo de 1875
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio