Čeláre

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Čeláre, hungare Csalár estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš

Čeláre situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ traira flankovojo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, kiu samtempe estas la hungara landolimo. Veľký Krtíš troviĝas 18 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, krome oni trovis restaĵojn de skitoj kaj dakoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1436 en formo "Chalard". Inter 1554 kaj 1594 la turkoj havis la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 502 homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Szécsény, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938 kaj 1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 502 da homoj (228 slovakoj, 178 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • baroka kaj klasikisma katolika preĝejo el la 18-a jarcento
  • kastelo de 1770
  • nobeldomo el la 18-a jarcento