Radzovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radzovce, hungare Ragyolc [radjolc] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Radzovce situas en la plej griza parto
ISO
Radzovce
municipo de Slovakio
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Banská Bystrica
Distrikto Lučenec
Poŝtkodo 985 58
Aŭtokodo LC
Telefonkodo ++421-47-....
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 584 (en 2 007)
Loĝdenso 85 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 48°13′10″N 19°50′00″O  /  48.21944°N, 19.833333°O / 48.21944; 19.833333 (Radzovce) (mapo)Koordinatoj: 48°13′10″N 19°50′00″O  /  48.21944°N, 19.833333°O / 48.21944; 19.833333 (Radzovce) (mapo)
Alto 261 m s.m.Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 19 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+1 (en somero +2)
Radzovce (Tero)
Radzovce (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Radzovce
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Radzovce [+]
vdr


Geografio[redakti | redakti fonton]

Radzovce situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Salgótarján-Fiľakovo. La lasta urbo troviĝas je 5, la hungara landlimo je 6, Lučenec je 22 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1246 en formo "Ragiank". Inter 1553-1593 ĝi apartenis al la Osmana Imperio. Poste en 1683 la komuna pola-litova armeo detruis la vilaĝon, sekve ĝi senhomiĝis dum jardeko. En 1828 loĝis tie 599 vilaĝanoj en 69 domoj. En 1872 la fervoja linio ekfunkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ragyolc 1059 homoj, (1013 hungaroj, 19 slovakoj, 11 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Komence de tiu periodo slovakoj alvenis. En 1928 karbominado komenciĝis. Inter 1938-1945 Ragyolc rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 hungaraj partizanoj ekbatalis ĉe la apudaj montoj. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Radzovce apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 1600 homoj, (1154 hungaroj(72%), 364 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio