Glabušovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glabušovce, hungare Galábocs estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Glabušovce situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 14 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1297 en formo "Galabuch". Inter 1554-1594 la turkoj havis la vilaĝon, dume dufoje senhomiĝis. La loĝantoj okupiĝis precipe pri vinkulturo. En 1910 loĝis tie 190 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Szécsény, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 109 da homoj, (57 hungaroj, 51 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]