Jelšava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jelšava
hungare: Jolsva, germane: Eltsch
urbo
Coat of arms of Jelšava.png
Blazono
Oficiala nomo: Jelšava
Ŝtato Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Revúca
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Montaro Slovaka ercmontaro
Riveroj Muráň, Jordán
Situo Jelšava
 - alteco 259 m s. m.
 - koordinatoj 48°37′32″N 20°14′22″E  /  48.62556°N, 20.23944°O / 48.62556; 20.23944 (Jelšava)
Areo 46,799 km² (4 679,9 ha)
Loĝantaro 3 152 (31.12.2007)
Denseco 67,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1243
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 049 16
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj RA
NUTS 525791
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Jelšava
Retpaĝo: www.jelsava.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Jelšava (hungare Jolsva [jolŝva] estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. La nomo signifas alno.

Situo[redakti | redakti fonton]

Jelšava situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Muráň-Košice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1243 en formo Ilswa pri la komunumo, kiun germanaj ministoj fondis. Oni minis feron kaj plumbon. En la 13-a jarcento oni konstruis fortikaĵon, kiu detruiĝis. En 1327 familio Jolsva konstruis pli novan en la proksimeco, kiun la husanoj en 1440, la turkoj en 1556 okupis. La komunumo ricevis rajton pri bazarado en 1551. Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio) donacis al la urbeto privilegiojn kaj forviŝis impostojn. La ĉefplaco estis defendita de muro. En la 18-a jarcento korporacioj formiĝis. Fine de la 19-a jarcento ekfunkciis grava fervojo Muráň-Rimavská Sobota-Salgótarján-Budapeŝto.

En 1910 loĝis en Jolsva 2846 da homoj (2289 hungaroj, 449 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Jolsva apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. En 1921 konstruiĝis fabriko pri magnezito. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en la urbo 3287 da homoj (2774 slovakoj, 312 ciganoj, 81 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • sur montopinto 810 m alta troviĝas ruinoj de fortikaĵo
  • klasikisma katolika templo el 1849
  • copfa-klasikisma luterana templo el 1834
  • copfa-klasikisma kastelo de Koháry
  • banejo apud la urbo

Famuloj[redakti | redakti fonton]