Banský Studenec
Banský Studenec, hungare Tópatak, germane Kolbach estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Kolpachy.
| Banský Studenec | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Banská Bystrica | |
| Distrikto | Banská Štiavnica | |
| Poŝtkodo | 969 01 | |
| Aŭtokodo | BS | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-45-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 452 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
48°26′45″N 18°58′15″O / 48.44583°N, 18.97083°OKoordinatoj: 48°26′45″N 18°58′15″O / 48.44583°N, 18.97083°O | |
| Alto | 570 m s.m. | |
| Areo | 19 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Situo
Banský Studenec situas inter montoj, laŭ traira flankovojo. Banská Štiavnica troviĝas je 5 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1266 en germaneca formo "Kulpah". En 1828 loĝis tie 398 vilaĝanoj en 66 domoj. Ĝis 1891 la oficiala hungara loknomo estis Kolpach, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tópatak 658 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Korpona, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Banský Studenec 477 homoj, (447 slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ŝanĝiĝo Dipatrino de 1743
- kapelo omaĝe al Johano Nepomuko de 1943
- fiŝkaptista lago konstruita en la 18-a jarcento, tiam akvorezervujo por akvomuelejoj kaj similaj maŝinoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio