Rašice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rašice troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Rašice, hungare Felsőrás (felŝOraŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Situo[redakti | redakti fonton]

Rašice situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Tornaľa troviĝas 9 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1266 en formo "Raas". En 1334 2 apudaj vilaĝoj formiĝis: Suba kaj Supra Rás. Suba-Rás senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataloj, baldaŭe rehomiĝis. En 1910 loĝis en Felsőrás 283 da homoj, (escepte unusolan germanon ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Tiam la novaj vilaĝnomoj estis Vyšné Rášovo (=Supra Raŝ) kaj Horný Ráš (Suba Raŝ), fine ekde 1927 Rašice. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Rašice 140 da homoj, (escepte 8 slovakojn ĉiuj hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famulo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]