Balog nad Ipľom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Balog nad Ipľom, hungare Ipolybalog estas vilaĝo en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Veľký Krtíš.

Balog nad Ipľom troviĝas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 31 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata ekde la neolitiko. La unua mencio devenis el 1232 en formo Bolug. En 1552 la turkoj okupis la tutan regionon. En 1910 loĝis tie 642 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 811 da homoj, (713 hungaroj, 90 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]