Kaloša

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaloša situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kaloša, hungare Kálosa (kAloŝa) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo[redakti | redakti fonton]

Kaloša situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Tornaľa troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la frua bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1247 en formo "Calysa", sed en 1458 menciiĝas Supra kaj Suba Kálosa. En 1683 la poloj ambaŭ vilaĝojn detruis. En 1910 loĝis en Suba-Kálosa 471 da homoj, en Supra-Kálosa 118 da homoj, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1961 la 2 vilaĝos unuiĝis. En 2001 loĝis en Kaloša 641 da homoj, (497 hungaroj, 97 slovakoj, 42 ciganoj, 4 ĉeĥoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]