Polomka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polomka
hungare: Garamszécs, germane: Bläsenau
municipo
Polomka
Oficiala nomo: Polomka
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Brezno
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horehronie
Montaro Malaltaj Tatroj
Rivero Hron
Situo Polomka
 - alteco 628 m s. m.
 - koordinatoj 48° 51′ 21″ N 19° 51′ 09″ O / 48.85583 °N, 19.85250 °O / 48.85583; 19.85250 (mapo)
Areo 94,022 km² (9 402,2 ha)
Loĝantaro 3 047 (31.12.2010)
Denseco 32,41 loĝ./km²
Unua skribmencio 1525
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 976 66
Telefona antaŭkodo +421 48
Aŭtokodoj BR
NUTS 508900
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Polomka
Retpaĝo: www.polomka.sk
Portalo pri Slovakio

Polomka (hungare Garamszécs [garamsEĉ]) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1889 la oficiala hungara loknomo estis Polomka, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Polomka situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Telgárt-Brezno. La lasta urbo troviĝas 18 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Paŝtistoj fondis la komunumon en la 14-a jarcento. La unua mencio devenis el 1525. En la 16-a jarcento oni minadis oron, arĝenton kaj feron. Fine de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a pro pesto mortis 1085 homoj. En 1828 vivis tie en 230 domoj 2293 homoj. En 1910 loĝis en Garamszécs 3119 homoj, (2780 slovakoj, 286 hungaroj, 11 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Vaľkovňa, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. La ferfandejo ĝis 1926 funkciis. Dum la 2-a mondmilito angloj alvenis por apogi la partizanojn, sed la germanoj trovis kaj deportis ilin. En 2001 loĝis en Polomka 3250 homoj (3185 slovakoj, 22 ukrainoj, 18 ciganoj, 9 hungaroj, 7 ĉeĥoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]