Zvolen
| Zvolen | ||
| hungare: Zólyom, germane: Altsohl | ||
| urbo | ||
|
Urba centro de Zvolen
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Zvolen | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
| Distrikto | Distrikto Zvolen | |
| Historia regiono | Supra Hungarujo | |
| Parto de | Pohronie | |
| Montaro | Javorie | |
| Memorindaĵo | Zvolena kastelo, Pustý hrad | |
| Riveroj | Hron, Slatina | |
| Situo | Zvolen | |
| - alteco | 293 m s. m. | |
| - koordinatoj | 48°34′42″N 19°07′24″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.57833 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.57833°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 98,727 km² (9 872,7 ha) | |
| Loĝantaro | 42 531 (31.12.2009) | |
| Denseco | 430,79 loĝ./km² | |
| Valkaldrono | Zvolenská kotlina | |
| Unua skribmencio | 1135 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 960 01 | |
| Telefona antaŭkodo | +421 45 | |
| Aŭtokodoj | ZV | |
| NUTS | 518158 | |
|
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
|
||
| Retpaĝo: www.zvolen.sk | ||
Zvolen, (hungare: Zólyom [zOjom], germane: Altsohl) estas distrikta urbo en centra Slovakio en distrikto Zvolen.
Enhavo |
Situo [redakti]
Ĝi troviĝas en sudo de Zvolenská kotlina (Valkaldrono de Zvolen) ĉe kunfluo riveroj Hron kaj Slatina kaj parte ĝia teritorio troviĝas en montaro Javorie. El la urbo eliras gravaj ĉefvojoj kaj samtempe fervojoj al Prievidza, Banská Bystrica, Salgótarján kaj Krupina.
Historio [redakti]
Iam la urbo kaj ĝia burgo nomiĝis Zólyom kaj estis la centro de la samnoma reĝa departemento. Verŝajne la burgo estis la unua departementejo. Dum la historio la fortikaĵo defendis la gravajn minajn urbojn. En 1095 tie mortis Ladislao la 1-a (Hungario). Nova, pli firma fortikaĵo konstruiĝis post la tatara invado 1241, kiun la husanoj okupis en 1440 kaj la hungaroj reokupis ĝin en 1462. Johano Hunyadi denove konstruis fortikaĵon en 1451 sur montopinto 444 m-ojn alta. Tiun regionon la turkoj okupis neniam. Poste armeoj el Transilvanio okupis la urbon kaj la fortikaĵojn: en 1605 Stefano Bocskai, poste Gábor Bethlen. Ekde 1620 tie gardis la hungaran kronon longe kaj Gábor Bethlen tie kroniĝis hungara reĝo. En 1644 Georgo Rákóczi György okupis la fortikaĵon. Armeo de Francisko Rákóczi la 2-a venkis la Habsburgojn en 1703. En 1910 loĝis tie 8799 da homoj (4973 hungaroj, 3579 slovakoj kaj 209 germanoj). En 1944 la slovakaj partizanoj agis tie multe dum la Slovaka nacia ribelo.
Vidindaĵoj [redakti]
- impona fortikaĵo en la urbocentro, nun ankaŭ muzeo
- ruinoj de fortikaĵo sur monto el la 15-a j.c.
- olda ruina fortikaĵo sur monto el la 11-a j.c.
- gotika preĝejo omaĝe al Sankta Elizabeta el 1390
- pilgrima preĝejo el 1449 kune kun 7 kapeloj el la 19-a j.c.
- renesanca urbodomo el la 17-a j.c.
Ĝemelurboj [redakti]
Partoj de urbo [redakti]
- Urbaj partoj: Kráľová, Lukové, Môťová, Neresnica, Zolná
- Loĝdomaro: Lipovec, Sekier, Záhonok, Západ-Tepličky, Zlatý Potok
- Aliaj partoj: Borová Hora, Bučina, Podborová, Pustý hrad
- Domgrupoj: Bakova Jama, Podnásad, Sekier, Brekyňa, Brčkovo, Hrdzavec (Rýdzavec), Častobrezie
- Zvolenský zámok- Zvolena burgo
- Pustý hrad
Famuloj [redakti]
- Bálint Balassi - naskiĝis 20-a de oktobro 1554 en Zvolena burgo altnivela poeto de la hungara renesanco.
- Vladimír Mečiar slovaka politikisto naskiĝis en 1942