Ľudovít Štúr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ľudovít Štúr
Ľudovít Štúr
slovaka verkisto
Naskiĝo 29-a de oktobro 1815
en Uhrovec, Slovakio, Hungara reĝlando
Morto 12-a de januaro 1856
en Modra, Slovakio, Hungara reĝlando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Ľudovít ŠTÚR (29-a de oktobro 181512-a de januaro 1856) estis slovaka verkisto kaj la gvida personeco de la nacie konscia literatura generacio, per kiu la nacia revivigo eniras sian kulminan fazon, karakterizan per la formiĝo de la slovaka nacio kaj per romantismo en la literaturo. Štúr metis la fundamenton al la slovaka literatura lingvo, al la novepoka literaturo, li formulis la revolucian nacian-demokratan programon kaj estis frunte de la revolucia alpaŝo por la politikaj kaj socialaj rajtoj de Slovakoj (1848-9).

Li naskiĝis en Uhrovec, en familio de instruisto. Li studis en la germana gimnazio en Győr kaj en la evangelia liceo de Bratislava. Dum iu tempo li estis oficisto, poste studis teologion en Bratislava kaj Halle, fariĝis vic-profesoro kaj poste profesoro en la liceo de Bratislava. Jam dum siaj studoj gvidis Štúr literaturan rondeton kaj eldonis almanakon de poezio Fruktoj (1836). La junularon, entuziasmigitan de lia personeco, li admonadis al studo, kreiva laboro kaj sindediĉo al la nacio. En tiuj ĉi tendencoj plifirmigis lin precipe lia restado en Halle kaj la filozofioj de Herder kaj Hegelo.

Štúr organizis vastan naciosciigan, klerigan kaj kultur-politikan aktivecon, kiu rezultigis la leĝigon de la literatura lingvo (1843), la fondon de tutslovakia kleriga centro Tatrín (1844) kaj la eldonadon de Slovaka nacia gazeto (1845), kun la literatura aldono La aglo de Tatro. Desur la tribuno de la hungara parlamento (li estis deputito por la urbo Zvolen, 1847-8) li urĝe postulis demokratiajn reformojn, la abolicon de la servuteco kaj ebligon de kleriĝo en la nacia lingvo por Slovakoj. Kun Hurban kaj Hodža li okazigis en Liptovský Mikuláš (1848) popolkunvenon, kiu aprobis kaj akceptis la Postulojn de la slovaka nacio, en kiuj estis formulitaj la bazaj kondiĉoj de la nacia vivo de Slovakoj sur sia propra teritorio. Štúr kunagis ankaŭ ĉe la kunvoko de la Slava kongreso en Prago (1848), kune kun Hurban li partoprenis en la praga ribelo kaj organizis la volontulojn por la slovaka nacia revolucio (1848-9). Post la sufoko de la revolucio li, police persekutata, rifuĝis al sia frato en la urbo Modra, kie li dediĉis sin al literatura kreado kaj kie li tragike mortis post hazarda vundiĝo dum ĉasado.

Memora tabulo en praga Žofín, loko de okazo de Slava kongreso en 1848

En la literatura postlasaĵo de Štúr estas rimarkinda la poemkolekto Poemoj kaj kantoj (1853), kun historiaj naciaj motivoj, kiel ankaŭ la prelegoj Pri la slava poezio (1844), en kiuj li prezentis kritikan analizon de la romantika poezio baziĝanta sur popola beletristiko kaj antaŭdiris la estontecon de la slavaj poezio kaj arto kiel kulmino de la kreiva spirito kaj humaneco. En siaj lingvistikaj verkoj La slovaka lingvo kaj la bezono skribi en tiu ĉi lingvo kaj Instruo pri slovaka lingvo (1846) li klarigis la sistemon de la slovaka litertura lingvo (kies fundamento estis la dialekto de la centra Slovakio) kaj argumentis la neceson uzadi unuecan literaturan lingvon por la kreo kaj firmigo de la nacia unueco. En sia libro La Slavoj kaj la estonta mondo (aperinta origine en la germana kaj rusa lingvoj, 1867) Štúr kritikis habsburgan monarkion kaj la servutecon en Ruslando, kaj en la senco de la hegela filozofio de la historio skizis sian imagon de ideala slava ŝtato, antaŭ ĉio esprimante sian konvinkon, ke lia nacio iam liberiĝos per siaj propraj fortoj. Per sia verko Pri la kantoj kaj rakontoj de la slavaj gentoj (1853) li viciĝis inter la plej eminentajn slavistojn.

Ľudovít Štúr estas unu el la plej elstaraj figuroj de la slovaka nacia historio. Lia merito pri tio, ke slovakoj malgraŭ sia mallibereco formiĝis kiel nacio, lia multflanka kultur-politika kaj scienca aktiveco kaj lia literatura verko restos senmortaj valoraĵoj. Lian aktivecon rememorigas multaj muzeoj, monumentoj kaj publikaĵoj.