Humaneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Humaneco (de la latina vorto humanitas, "homeco") laŭ PIV estas la karakterizaĵo de homo humana, do persono "posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon kaj helpemon". La vorto proksime rilatas al al filozofia-ideologia konceptaro de humanismo, kies baza spirita sinteno estas la humaneco, sed ekzistas sendepende de la filozofio. Konsekvence ĝi ne rilatas al iu certa epoko, iu certa kulturo aŭ religio, sed estas karakterizaĵo universale homa. Tamen eblas limigi, ke la vorto unuavice atribueblas al konkretaj individuoj kaj ilia momenta konduto – nomi tutan kulturon aŭ ŝtaton "humaneca", povas facile esti trosimpligo kaj ebla signo de ŝtata propagando.

Aldone, en Esperanto ankoraŭ uziĝas la neologisma adjektivo "humanitara", ekzemple en la vorto humanitara helpo: Tia helpo estas la esprimo de (momenta) kolektiva subteno de unu homgrupo, bonfarta, al alia homgrupo, malbonfartanta kaj suferanta, el humanecaj motivoj.

Teorio de "humanisma homeco"[redakti | redakti fonton]

La multaj filozofoj de humanismo per diversaj moralaj kriterioj difinis aparte humanecajn kondutojn. La konstruaĵo de tiu "dezirinda" humaneco estis forte disputata: Malsamis la opinioj, kiu konduto estas tipe "homa", kaj kiu ideale "humaneca". La celo estis paca, bonvola kaj kultura rilato inter la homoj. Ekzemple la germana filozofo Johann Herder substrekis, ke laŭ li humaneco nur parte estas denaska, kaj krome devas esti aparte lernata post la nasko. La eduko cele al ĝi estu "verko konstante daŭrigenda, aŭ ni refalas ... ĝis kruda besteco kaj brutaleco".

La gradon de humaneco homo – laŭ la teorioj – povu pligrandigi aŭ plimalgrandigi laŭ siaj agoj. La humanisma teorio pri humaneco ampleksis "bonajn" celojn kiel agoj de karitato, de altruismo kaj agoj cele al universala homa utilo.

Teorio de laŭdira "malhumaneco"[redakti | redakti fonton]

La morale juĝa teorio de la humanistoj do unuflanke difinis "dezirindan konduton", kaj aliflanke el tio eblis dedukti la teorian malon: la "nedezirindan konduton" kaj la teorian "malhumaneco" de homo (latine inhumanitas). Ekzemple jam la romia pensisto Marko Tulio Cicerono demandis "Kio igas homon esti homo?" kaj li respondis "la senskrupula homo, kiu ne interesiĝas pri aliaj homoj", laŭ li estu "ne humana" kaj sekve "ne homa".

Kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La koncepto de humaneco ampleksas la principan egalrajtecon de ĉiuj homoj, sendepende de deveno kaj sekso, la respekton de universala homa digno kaj la pacismon (almenaŭ la malakcepton de atakaj militoj). En pli vasta senco, humaneco ankaŭ ampleksas religian kaj politikan toleremon, kaj en ankoraŭ pli vasta senco, ankaŭ saman respekton al aliaj vivoformoj kaj do ĝenerale al la naturo.

La konceptoj de humaneco aparte forte estis diskutataj dum la antikva epoko, dum la renesanco, raciismo, klasikismo kaj post la Dua Mondmilito.