Rudno nad Hronom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudno nad Hronom
hungare: Garamrudnó, germane: Deutschruden
municipo
Rudno nad Hronom
Oficiala nomo: Rudno nad Hronom
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Žarnovica
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tekov
Montaro Štiavnické vrchy
Rivero Hron
Situo Rudno nad Hronom
 - alteco 220 m s. m.
 - koordinatoj 48° 25′ 38″ N 18° 41′ 07″ O / 48.42722 °N, 18.68528 °O / 48.42722; 18.68528 (mapo)
Areo 19,2844 km² (1 928,44 ha)
Loĝantaro 506 (31.12.2011)
Denseco 26,24 loĝ./km²
Unua skribmencio 1147
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 966 51
Telefona antaŭkodo +421 45
Aŭtokodoj ZC
NUTS 517232
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Rudno nad Hronom
Retpaĝo: www.rudnonadhronom.sk
Portalo pri Slovakio
Kapelo sur montopinto en Rudno nad Hronom

Rudno nad Hronom (hungare Garamrudnó germane Deutschruden) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Rudno nad Hronom situas en strikta valo laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ traira flankovojo, sed estas ponto, kie en la alia flanko estas ĉefvojo kaj fervojo. Nová Baňa troviĝas je 4 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1147, la fondintoj estis germanaj ministoj. Ekde la 13-a jarcento oni minadis tie feron kaj oni faris ankaŭ vitron. Fortikaĵo menciiĝis en 1283 en formo "Ruda". En la 15-a jarcento husanoj, post jarcento la turkoj prirabis la setlejon. En 1601 oni komputis tie 38 domojn, drinkejon kaj lernejon. En 1828 loĝis tie 461 vilaĝanoj en 70 domoj. En 1871 la minado finiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Garamrudnó 885 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Žiar nad Hronom, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Rudno nad Hronom 535 homoj, (527 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]